Lieve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lieve
kanalo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La Lieve estis kanalo kiu estis fosita ekde 1251 de Gento, ĉe la Gravensteen al la Zwin ĉe Damme

Historio

La Lieve oni fosis inter 1251 kaj 1269. Ĝi formis la unuan artefaritan akvofluon inter Gento kaj la Norda Maro. Laŭ 45 km ĝi fluis de Damme, kie ĝi alfluis al la Zwin, al Gento, kie ĝi alfluas en la Lison ĉe la Gravensteen.

Ĉar kluzon oni nur eltrovis multe poste, ĉe la ekstermoj de la Lieve oni konstruis du rabotojn: fakte simplajn digetojn kie la ŝipoj estis translevitaj per argano.

Dum jarcentoj la ekonomia valoro de la Liso por Gento estis tre granda, inter alie pro la multafera komerco kun Anglio. Kiam la Zwin pli kaj pli sablopleniĝis, ankaŭ la utilo de la Lieve malpligrandiĝis iom post iom. En 1547 Reĝo Karlo V aprobis la fosadon de la Sassevaart, tiel zorgante ke Gento havu multe pli rektan konekton al la Norda Maro. Ankaŭ la ekonomia povo de urboj kiel Bruĝo, Sluis (Nederlando) kaj Damme malpliiĝis. Tio ankaŭ kontribuis al la perdiĝo de la Lieve. La kanalon kiun ĉiam posedis la urbo Gento en 1828 estis vendita.

En Gento la Lieve grandparte malaperis. Restas ankoraŭ tri pecoj:

  1. peco de Damme ĝis Moerkerke
  2. peco inter la kanalo Schipdonk en Stoktevijver kaj la Brugse Vaart en Vinderhoute
  3. mallonga trajekto centre de Gento inter la Gravensteen kaj la Raboto

La plej mallonga peco en Gento estas sufiĉe turisma.