Lifto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
240 Sparks Elevators.jpg

Lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto.

Ĝi konsistas el:

Skemo lifto.png

(Ŝakto ne estas montrita)

La kajuto pendas en la ŝakto per la kablo. La kablo iras tra la kondukilo kaj en la alia fino de la kablo pendas kontraŭpezilo. La motoro per la kondukilo povas movi la kajuton.

La rega aparato regas pordojn de la kajuto kaj la motoron.

Operacio de lifto estas en tiu ordo:

  • Oni mendas lifton per butono ĉe la pordoj de la ŝakto;
  • La kajuto moviĝas per la motoro ĝis tiu etaĝo, de kiu oni ĝin mendis;
  • Malfermiĝas pordojn de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
  • Oni eneniras en la kajuton;
  • Oni mendas alian etaĝon per butono en la kajuto;
  • Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
  • La kajuto moviĝas per la motoro ĝis la alia etaĝo;
  • Malfermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
  • Oni eliras el la kajuto;
  • Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto.


Paternosterlifto

Speciala tipo da lifto estas la paternosterlifto. Ĝi konsistas el senfina ĉeno kun kajutoj sen pordo kiu daŭre malrapide movas.

Vidu ankaŭ [redakti]