Liga Federal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En ruĝa la Liga de los Pueblos Libres en 1815 kiel parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata.

La Liga Federal (Federa Ligo), konata ankaŭ kiel Liga de los Pueblos Libres (Ligo de la Liberaj Popoloj) aŭ Unión de los Pueblos Libres (Unio de la Liberaj Popoloj), estis konfederacio de provincoj aliancitaj ene de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata. Ĝi estis estrita de José Gervasio Artigas, guberniestro de la Orienta Provinco (parto el kiu nuntempe estas la Orienta Respubliko Urugvajo), kiu akceptis la titolon protector de los pueblos libres (Protektanto de la Liberaj Popoloj).

La Ligo estis konstituita de la provincoj Kordobo, Corrientes, Entre Ríos, Orienta, Santa Fe kaj la lokoj de Misiones. Oni konsideru por kompreni la tiaman grandon de tiu ento, ke tiam – inter 1814 kaj 1820 – la teritorio de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata el kiu la aktuala Argentino estas historia pluaĵo[1][2], enhavis malpli ol dek kvar provincoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deklaro, rajtoj kaj garantioj (laŭ la Konstitucio).
  2. Oficiala ligilo al la Artikolo 35a de la Constitución Nacional Argentina kie oni proklamas, ke Argentino havas tri oficialajn nomojn: Respubliko Argentino, Konfederacio Argentina kaj Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata, plus la oficiala kaj protokola nomo Nación Argentina