Ligento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkitekturo > Betono

Ligento de betono estas substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj (volumenaĵoj); laŭ destino de betono oni distingas la ligentojn: morteraĵojn, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn.

Cemento estas la plej fama ligento - hidraŭlika pulvoro, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de eventualaj ingrediencoj.

Portlanda cemento estas fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingrediencon por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.).

Aluminata cemento estas fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco.

Mikscemento estas fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo.


Ŝlakportlanda cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40 %)

Altforna cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80 % el la maso de cemento.

Speciala cemento estas destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj. Ekzemploj:

Ŝosea cemento estas speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto

Valbaraĵa cemento estas speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo.

Ekspansia cemento - speciala cemento dotita per ingrediencoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin.


Rapidharda cemento - speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo

Blanka cemento - speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70 % BaSO4

Kolora cemento - speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingrediencoj

Sakcemento - cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli

Loza cemento - cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj

Klinkero - duonprodukto estiĝanta per sintrado de cement-krudaĵo; ĝi povas esti silikata aŭ aluminata

Cementa ŝlimo - maldensa suspensio de cemento en akvo

Cementa pasto - kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto


Cementa ĝelo - metastabila amorfa solida stato de la produkto de cement-hidratiĝo

Cementa ŝtono - kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto

Asfalto - natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon

Gipso - pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas

Kalko - pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko - kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj

Plasto - sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj


Morteraĵo - ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.