Helpo:Interlingva ligilo
Per interlingvaj ligiloj (angle: interwiki links) oni indikas en la fontoteksto de artikolo, ke ankaŭ en alilingva Vikipedio ekzistas tiu artikolo. Tiel oni povas salti facile de artikolo en unu lingvo al artikolo en alia.
Enhavo |
[redakti] Ligiloj montritaj en flanka tekstujo
La interlingvaj ligiloj havas jenan formon:
- [[lingvokodo:Titolo]]
La lingvokodo estas la 2-litera kodo laŭ ISO 639. (Vidu ekz je Landoj kaj Lingvoj de la Mondo; Esperanto estas "eo".) Do ekzemple por la artikolo pri Esperanto oni enmetus ligilojn jene:
- [[de:Esperanto]][[en:Esperanto]][[eo:Esperanto]][[es:Esperanto]][[fr:Espéranto]][[ja:Esperanto]][[nl:Esperanto]][[pl:Esperanto]]
Tiuj ligiloj estas specialaj, kaj montriĝas ne ene de la artikolo mem, sed en aparta ujo ĉe la titolejo de la paĝo, kaj montras sin laŭ lingvonomo.
Aldonu interlingvajn ligilojn tute sube de artikoloj. Ne aldonu interlingvajn ligilojn al artikoloj kiuj ankoraŭ ne ekzistas.
[redakti] Ĉe ŝablonoj
Ĉe ŝablonoj intervikiaj ligiloj devas esti metataj inter <noinclude> kaj </noinclude> en la ŝablonojn mem aŭ inter <includeonly> kaj </includeonly> en la ŝablonan dokumentadon, prefere je ties fino. Alikaze ili aperus en la artikoloj, kiuj uzas la koncernajn ŝablonojn.
[redakti] Ligiloj en la teksto
Se vi volas, ke intervikia ligilo aperu en la teksto, kio kutime estas evitinda, vi devas aldoni : tuj post la komencaj duoblaj krampoj. Ekz. [[:en:House|domo]] fariĝas. domo.
Evitinda tio estas, ĉar nespertaj uzantoj povus miri, se post klako sur la ligilon, ili subite estas en alilingva vikipedio aŭ eble eĉ en alia projekto.
[redakti] Oftaj eraroj
- Nemeto en alilingvaj versioj
Ofte uzantoj metas tiajn ligilojn nur en la ĉitieajn esperantolingvajn artikolojn, sed ne en la ligitajn alilingvajn artikolojn, kiuj fakte rekondukus ĉitien. Tio povas havi kelkajn sekvojn, nome:
- Robotoj ne povas prilabori la koncernajn intervikiajn ligilojn, ĉar ja unuflanke mankas io.
- Precipe ĉe ŝablonoj kreskas la verŝajneco de ĉitiea rekreo kun alia titolo, ĉar en la alilingvaj ne estas informo, do ligilo, pri tia, ĉitiea artikolo resp. ŝablono.
- Ĉe bazaj ŝablonoj povas esti, ke ili estas protektataj ĉi tie aŭ en la alilingva versio. Tiam nur eblas peti pri aldono de la ligilo en la koncerna diskutopaĝo.
- Krome kontrolo, ĉu ligiloj estas ĝuste metataj, ne aŭ malofte okazas.
- La nekompleteco de tiaj ligiloj pligrandiĝas.
- Miksa metado en diverstemajn artikolojn
Kelkfoje uzantoj metas la ligilojn en artikolojn, kies temo ne estas sama. Ekzemple en la kampo de botaniko kaj zoologio tio facile eblas, ke en unu lingvo temas pri specio, sed en la ligitaj artikoloj (parte) pri genro aŭ eble eĉ pri familio. Do ĉikampe ekzistas parte granda ĥaoso. Krome ne estas unueco en la uzataj sistemoj, kvankam tio ne plu nur koncernas la intervikiajn ligilojn, sed la aranĝadon de la koncerna artikolaro mem.
- Malkompleta riparo de robota aŭ fuŝo de alia uzanto
Do kelkfoje uzantoj provas ripari iun fuŝon, sed ne sukcesas, ĉar la tempo ne sufiĉas al ili, aŭ eble eĉ subite strikas la serviloj. Tiam meteblas peto al Vikipedio:Interlingvaj ligiloj, por ke aliaj helpu.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Vikipedio:Interlingvaj ligiloj (Tie ni aranĝos la solvon de intervikiaj/interlingvaj problemoj.)