Ligita rotacio
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 21 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
En astronomio, ligita rotacio (aŭ kaptita, sinkrona, samtempa rotacio) estas fenomeno pro kiu la rotacia periodo de ĉielkorpo ĉirkaŭ sia akso estas sama, ol ĝia rivolua periodo ĉirkaŭ alia planedo aŭ astro. El la vidpunkto de la satelito, la ĉefkorpo ŝajnas esti senmova en la ĉielo.
La fenomeno ŝajnas esti aparte kutima en la sunsistemo, kie preskaŭ ĉiuj naturaj satelitoj spertas kaptitan rotacion rilate al sia ĉefplanedo: ekzemple, la Luno spertas kaptitan rotacion ĉirkaŭ la Tero, pro kio sur la Luno la Tero neniam formontas, kaj sur la Tero la malantaŭa duonsurfaco de la Luno neniam videblas.

