Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Ligna preĝejeto en Hervartov
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | iii, iv | |
| Fonto | 1273 | |
| Regiono** | Eŭropo | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2008 (32-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj estas nomo de kolekto de ok kulturaj memorindaĵoj, kiuj estis en la jaro 2008 enskribitaj en Liston de Monda heredaĵo de Unesko.[1] Temas pri memorindaĵoj de ligna sakrala arkitekturo en Slovakio, kiuj estis konstruitaj fine de la 15-a jarcento ĝis la 18-a jarcento.
Je la 8-a de julio 2008 Konferenco de Komitato por Monda Heredaĵo de UNESKO dum sia kunsido en kanada Kebeko decidis pri la enskribo de 8 slovakaj lignaj preĝejoj en la listo de monda kultura heredaĵo.
Listo de preĝejoj [redakti]
- Hervartov romkatolika preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (no. 1273-001), (distrikto Bardejov);
- Tvrdošín romkatolika preĝejo de ĉiuj sanktuloj (no. 1273-002), (distrikto Tvrdošín);
- Kežmarok evanjelika artikulara preĝejo de la plej sankta triopo (no. 1273-003), (distrikto Kežmarok);
- Leštiny evanjelika ligna artikulara preĝejo (no. 1273-004), (distrikto Dolný Kubín);
- Hronsek evanjelika ligna artikulara preĝejo (no. 1273-005), (distrikto Banská Bystrica);
- Hronsek sonorilturo de ligna artikulara preĝejo (no. 1273-006), (distrikto Banská Bystrica);
- Bodružal grekokatolika preĝejo de Sankta Nikolao (no. 1273-007), (distrikto Svidník);
- Ladomirová grekokatolika preĝejo de Sankta Nikolao Arkanjelo (no. 1273-008), (distrikto Svidník);
- Ruská Bystrá grekokatolika preĝejo de transportado de restaĵoj de Sankta Nikolao (no. 1273-009). (distrikto Sobrance).
Referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||

