Lignières NE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo NE en Lignières NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lignières..

Lignières
Blazono de Lignières
Blazono de Lignières
Blazono de Lignières
Lignières en vintro
Lignières en vintro
Lignières en vintro
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 5′ 0″ N 7° 4′ 0″ O / 47.08333 °N, 7.06667 °O / 47.08333; 7.06667 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 0″ N 7° 4′ 0″ O / 47.08333 °N, 7.06667 °O / 47.08333; 7.06667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 957
Areo 12,51 km²
Alteco 802 m super marnivelo
Poŝtkodo 2523
Komunumkodo 6456
Mapo de Lignières
Mapo de Lignières
Mapo de Lignières
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lignières estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lignières situas 14 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur la sudodkcidenta flanko de la altebenaĵo de la Monto de Diesse sur alteco de 802 m s.m. ĉe la suda flanko de la montoĉeno Chasseral, la suda ĉeno de de la Neŭŝatela Ĵuraso. De la vilaĝo oni havas mirindan belvidon al la Lago de Bielo kaj la Svisa Mezlando. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lignières, la setelejoj Le Moulin, Les Broues, Les Ravières, La Combe, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1478 m s.m. sur la kulmino de la monto Chuffort.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,51 km², de kiuj 31,8% estas kovritaj de arbaro, 60,9% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lignières limas en nordo al Nods (BE), en oriento al Prêles (BE), en sudoriento al La Neuveville (BE), en sudo al Le Landeron, en okcidento al Enges, kaj en nordokcidento al Villiers.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas la kantonaj vojoj n-ro 1161 (de Le Landeron), 1325 (de Nods), 1323 (de La Neuveville), kaj 2186 de Enges. Per poŝtaŭtolinioj al Nods kaj Saint-Blaise la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lignières datiĝas el la jaro 1179 kiel Linieres en falsigita dokumento. En Lignières estis trovita tombomonteto, kiu supozeble datiĝas el la epoko de la Hallstatt-kulturo kaj restaĵoj de vilado el la romia epoko. En la jaro 1326 la jurisdikcio pri Lignières estis dividita inter la Grafejo de Neŭŝatelo kaj la Princepiskopejo de Bazelo. La alta jurisdikcio apartenis al la Princepiskopejo de Bazelo. En la jaro 1815 Lignières de la Viena Kongreso estis atribuita al la Princlando Neŭŝatelo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]