Ligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lignopeco el pirarbo.

Ligno estas fibra, natura materialo, el kiu konsistas plejparto de la radikoj kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj, arbedoj kaj iomkvante de arbustoj. Laŭ botanika vidpunkto ĝi estas ksilemo, histaro, kiu en vivanta planto transportas akvon kaj nutraĵojn al folioj kaj aliaj kreskantaj partoj de la planto. Ligno rolas en teniĝo de la planto.

Ligno estas ankaŭ peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj de jarmiloj. Ĝi servas ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni ĉerpas paperon.

Ĉefaj uzataj tipoj de ligno:

Kemia konsisto[redakti | redakti fonton]

Bazaj kemiaj elementoj, el kiuj konsistas lingno, estas: karbono (49,5%), oksigeno (43,8%), hidrogeno (6,0%), azoto (0,2%) kaj aliaj etkvante. Ĉefaj kemiaĵoj kiuj konsistigas lignon estas: celulozo, hemicelulozoj kaj lignino. Krome ĝi enhavas karbonhidratojn, proteinojn, amelon, taninojn, volatilajn oleojn, kaŭĉukon kaj mineraralaĵojn, kiuj post brulo konsistigas cindron. Kemia konsisto de la cindro dependas de arbospecio, klimato, grundo kaj aliaj.

Proverboj pri ligno[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ligno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Fendita ligno facile ekbrulas. 
  • Citaĵo
     Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. 
  • Citaĵo
     Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. 
  • Citaĵo
     Flamiĝema kiel ligno rezina. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]