Lignofajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lignofajro
Ekzekuto de Jan Hus en 1485 bruligita en lignofajro.

Lignofajro estas baza formo por subteni fajron.

Por fari la lignofajron oni kolektas sur difinita incendisekura loko apudajn materialojn (bastonoj, branĉoj, brullignoj, paperoj kaj aliaj). Poste oni bruligas la amason per alumetoflamigilo.

Turistoj amas prepari pere de lignofajro manĝaĵon aŭ simple sidi ĉirkaŭ ĝi kaj kanti aŭ interparoli.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie la kontrolado fare de prahomoj de kiel komenci, konservi kaj ŝanĝi lignofajrojn markas grandan ŝtupon en la vojo de la progreso: de tiam la homoj povis varmigi sin dum malvarmaj veterkondiĉoj, superi glaciaĵojn, defendi sin kontraŭ sovaĝaj danĝeraj bestoj, plibonigi la sankondiĉojn de nutrado, resume plibonigi la vivkondiĉojn kaj prepari homoj por postaj supreniroj.

Dum diversaj epokoj tamen lignofajroj estis kutimaj metodoj torturi kaj ekzekuti malamikojn ĉu religiajn ĉu sociajn ĉu militajn ktp. Tio okazis en la Romia Imperio kaj ĉefe en la kristana Mezepoko en Eŭropo. En Barato kaj apudaj landoj lignofajro estis kaj estas kutima metodo bruligi homajn kadavrojn kaj reduktigi ilin al cindroj. En diversaj landoj grandaj lignofajroj utilas por specialegaj ceremonioj noktaj ekzemple en Britio pri la festo de Guy Fawkes, en Hispanio kaj en hispanlingvaj landoj pri tiu de Sankta Johano la 24a de julio, kio ŝajne markas la someran solsticon herede de keltoj kaj romianoj. En Bulgario kaj aliaj landoj post la bruligo de la tuta lignaro oni marŝas per nudaj piedoj sur la braĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]