Vernier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lignon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vernier (stacidomo).
Vernier
Blazono de Vernier
Blazono de Vernier
La plej longa loĝejkonstruaĵo de Eŭropo en Lignon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • geografia lokigo • komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.10000 °O / 46.20000; 6.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.10000 °O / 46.20000; 6.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 32585
Areo 7,68 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 1214
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Vernier
vdr

Vernier estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 32585 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009 kaj estas post Ĝenevo la dua plej granda urbo en la kantono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vernier estas antaŭurbo de Ĝenevo. Ĝi situas ĉe la norda bordo de la rivero Rodano. En la urboparto Lignon situas la du plej altaj konstruaĵoj de la kantono kaj kun longeco de 1060 metroj la plej longa loĝejkonstruaĵo de Eŭropo, kiu iam konstruita por 10000 homoj hodiaŭ loĝigas 5500 personojn.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Vernier limas en nordo al Meyrin kaj Le Grand-Saconnex, en oriento al Ĝenevo kaj Lancy, en sudo al Onex kaj Bernex, kaj en okciento al Satigny.

Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

En la urboparto Châtelaine diversaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj havas sian sidejon, nome la Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado kaj Esplorado, la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, kaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vernier pasas la trajnlinio de Ĝenevo al Lyon kaj la aŭtoŝoseo A1 al Francio unuflanke kaj al orienta Svislando (Laŭzano, Berno, Zuriko, Sankt-Galo aliflanke). Vernier estas servata de diversaj linioj de la loka busreto de Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Vernier devenas de la kelta vorto Verne (en Esperanto alno, abro, kiu kreskas en malsekaj lokoj). La vilaĝo, kiu situis sur la romia strato de Ĝenevo al Liono estis supozeble fondita de romiaj legianoj, kiuj venkis la helvetojn, kiam tiuj provis enmigri al Francio.

Vernier estis parto de la lando de Gex kaj estis sinsekve okupita de burgonjanoj, francoj, saracenoj kaj ĝermanoj. Granda batalo okazis en Vernier en la jaro 1027.

La paraĥo de Vernier en mezepoko apartenis al la benediktana Abatejo St-Jean kaj post al la ĵurasa Abatejo St-Claude. Ekzistas dokumentoj, kiuj pruvas la konstruon de la preĝejo en la jaro 1477 sur la aktuala loko de la malnova tombejo de Vernier.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]