Ligo de Germanaj Knabinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉambro el 1942 por BDM-anoj kudrantaj, kun slogano propaganda.

La Ligo de Germanaj Knabinoj (germane: Bund Deutscher Mädel, mallongigo: BDM) estis organizaĵo de la Hitlera junularo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La BDM estis fondita jam en la 1930-a jaro, por unuigi knabinajn grupojn malfermitajn al naziismo kaj fariĝis en 1932 la ununure permesita NSDAP-asocio porknabina. En 1936 ĝi iĝis la monopola organizo por ĉiuj junulinoj de inter 14 kaj 18 jaroj. Por la pli junaĝaj de 10 ĝis 14 jaroj respondecis la t.n. Jungmädelbund.

La junaj virinoj de post la 18-a naskiĝtago unuitis en diversajn formaciojn specialajn.

La laŭ la lojalecprincipo al Führer organizita BDM-aro dividis sin en la grupojn Mädelschaft havantajn po 10 membrojn, plialtrange en la grupojn Mädelscharen kaj finfine en la grupojn Mädelringe de 35 teritorioj. Ilin administris unu adjunktino por la knabinoj devenanta el ĉiuj anguloj de la Tria Regno; Baldur von Schirach, nazia gvidanto de la ĉiuj junuloj en la ŝtato (oficiala titolo: Reichsjugendführer), estris ilin.

Ideala rolo kiel patrinoj[redakti | redakti fonton]

La en 1938 kreita sekcio Fido kaj beleco (germane: Glaube und Schönheit) por la junulinoj aĝaj inter 17 kaj 21 jaroj servis al la edukado de germana virino kiel komunen orientita virino.

Ĉeftasko (kio neniam estis kaŝita) estis la preparado al la rolo de patrino por naski sanajn kaj rase purajn infanojn edukendajn nacisocialisme. Sekve la BDM-estraro klopodis elkreskigi konvinkitajn kaj senkondiĉe ĉiam engaĝiĝantajn inojn.

Enhavo de la unuiĝoj kaj laboro por bonstaro neprivata[redakti | redakti fonton]

Krom sporto, gimnastiko kaj dancado porknabina gravis klerigvesperoj pri moroj kaj kutimoj de la germana popolo. Post la eksplodinta milito multaj BDM-anoj laboris en organizoj armeo-subtenaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fontoj
  • Gisela Miller-Kipp (eld.): „Auch Du gehörst dem Führer.“ Die Geschichte des Bundes Deutscher Mädel (BDM) in Quellen und Dokumenten. Juventa-Verlag, Weinheim u. a. 2001, ISBN 3-7799-1131-0 (Materialien zur historischen Jugendforschung.)
  • Dienstvorschrift der Hitlerjugend: Der Jungmädeldienst. Reichsjugendführung, Berlin 1940, (Surrete legeblaj ordonoj pri korekta servado.).
  • Gerhard Honekamp: „Straff, aber nicht stramm – herb, aber nicht derb“ – „Erziehung zur deutschen Frau“ durch den Bund Deutscher Mädel, en: Geschichte lernen 24/1991 (Themenheft Kindheit und Jugend im Nationalsozialismus), p. 44–47 (Quellensammlung für den Unterricht).
Flanka literaturo
  • Birgit Jürgens: Zur Geschichte des BDM (Bund Deutscher Mädel) von 1923 bis 1939. 2. unveränderte Auflage. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1996, ISBN 3-631-30602-4 (Europäische Hochschulschriften Reihe 3: Geschichte und ihre Hilfswissenschaften 593)
  • Michael H. Kater: Hitler-Jugend. Aus dem Englischen von Jürgen Peter Krause. Primus-Verlag, Darmstadt 2005, ISBN 3-89678-252-5.
  • Gabriele Kinz: Der Bund Deutscher Mädel. Ein Beitrag zur außerschulischen Mädchenerziehung im Nationalsozialismus. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1990, ISBN 3-631-42549-X (Europäische Hochschulschriften. Reihe 11: Pädagogik 421)
  • Martin Klaus: Mädchen im Dritten Reich. Der Bund Deutscher Mädel. 3. aktualisierte Auflage. PapyRossa-Verlag, Köln 1998, ISBN 3-89438-152-3 (Neue kleine Bibliothek 55).
  • Arno Klönne: Jugend im Dritten Reich. Die Hitler-Jugend und ihre Gegner. Dokumente und Analysen. Diederichs, Düsseldorf u. a. 1982 1982, ISBN 3-424-00723-4.
  • Gisela Miller-Kipp: „Der Führer braucht mich“. Der Bund Deutscher Mädel (BDM). Lebenserinnerungen und Erinnerungsdiskurs. Juventa Verlag, Weinheim u. a. 2007, ISBN 978-3-7799-1135-7 (Materialien zur Historischen Jugendforschung).
  • Dagmar Reese (eld.): Die BDM-Generation. Weibliche Jugendliche in Deutschland und Österreich im Nationalsozialismus. Verlag für Berlin-Brandenburg, Berlin 2007, ISBN 978-3-86650-530-8., (Potsdamer Studien 19).
  • Dagmar Reese: Mädchen im Bund Deutscher Mädel. En: Elke Kleinau, Claudia Opitz (eld.): Geschichte der Mädchen- und Frauenbildung. Band 2: Vom Vormärz bis zur Gegenwart. Campus-Verlag, Frankfurt am Main u. a. 1996, ISBN 3-593-35413-6.
  • Dagmar Reese: Straff, aber nicht stramm – herb, aber nicht derb. Zur Vergesellschaftung von Mädchen durch den Bund Deutscher Mädel im sozialkulturellen Vergleich zweier Milieus. Beltz, Weinheim u. a. 1989, ISBN 3-407-58310-9 (Ergebnisse der Frauenforschung 18)
  • Dagmar Reese: Warum Mädchen nicht nur gewandert sind. Der »Bund Deutscher Mädel«, en: Geschichte in Wissenschaft und Unterricht, jarkolekto 60-a, 2009, p. 268−281.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]