Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG; ankaŭ Gej-Lesba Esperanta Asocio, GLEA) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo.

Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri GLAT


LSG estis fondita per Peter Danning en 1977, ekde 1990 kunlaboras kun Universala Esperanto-Asocio.

Ĝi eldonas bultenon Forumo, organizas loĝan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ kongresoj.

[redakti] Celoj

Grupo havas la jenajn celojn:

  1. Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
  2. Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
  3. Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj