Ligura lingvo (latinida)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ligura)
Tiu ĉi artikolo temas pri latinida lingvo nomata "ligura" kaj parolata precipe en Ligurio. La antikva, antaŭromia, lingvo de la liguroj ankaŭ nomatas "ligura".
Ligura lingvo
Lengoa ligure
lingvo • moderna lingvo
Gaŭlo-itala lingvaro
Parolata en Italio (Ligurio, Piemonto, Sardinio), suda marbordo de Francio, Monako.
Parolantoj 500 000
Denaskaj parolantoj aktuale, ĉirkaŭ 500.000 - 800.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Italika
Latinida
Okcidentlatinida
Gaŭlo-itala
Ligura
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia roa
    Terminologia lij
  ISO 639-3 lij
  SIL LIJ
  Glottolog ligu1248
Angla nomo Ligurian
Franca nomo ligure
Vikipedio
vdr
La Patro Nia

Poæ nostro, che t'ê inti çê,
segge santificou o teu nomme;
ch'o vegne o teu regno;
che segge fæto a teu voentæ, comme in çê, coscì in tæra;
dane ancheu o nostro pan quotidian,
e perdonn-a a niatri i nostri debiti, coscì comme anche niatri i condonemmo a-i nostri debitoî,
e no fane cazze in tentaçion, ma liberane do-u mâ.
(Perché teu o l'ò-u regno,
teu a potensa,
e a gloria inti secoli.)

Amen.
disvastigo de la ligura lingvo.

La ligura lingvo estas latinida lingvo, tradicie parolata en la zono de Ligurio, en Italio, krom en la vilaĝoj de Karloforto kaj Kalaseto en Sardinio, kaj en kelkaj zonoj de Francio (proksimune en multaj lokoj el la Lazura Bordo) kaj en la Monaka princlando, kie ĝi estas oficiala lingvo kaj ĝi estas nomata monaka lingvo. La ligura lingvo apartenas al la grupo de la galaitalikaj lingvoj, kiel ekzemple ankaŭ la piemonta, sed ĝi konsistigas aŭtonoman grupon. La lingvo estas ofte konita, ankaŭ en la interno de la Ligurio mem, kiel ĝenova lingvo, pro la granda influo de la urbo Ĝenovo; la varianto el Ĝenovo estas, pro tio motivo, la plej dotita per tradicioj literaturaj kaj, ankaŭ, muzikaj. Ĉiukaze, la ligura lingvo ne estas tute unueca; kontraŭe, eĉ se ĝi estas grupo konsiderinde kompakta, ĝi povas esti dividita en diversaj variantoj. Same, la lingvo mem influis aliajn lingvojn aŭ dialektojn, precipe rilate al la marista leksikono.

Difuzo[redakti | redakti fonton]

Aktuale, la ligura lingvo estas forte endanĝerigita: oni povas supozi, ke la nombro de parolantoj de la lingvo proksimis al la du milionoj ĉirkaŭ ĝis la dua duono de la dudeka jarcento; ekde tiam, la nombro de parolantoj multe malpliiĝis pro disvastiĝo en la uzo de la itala lingvo. Nur antaŭ nelonge la loka registaro de Ligurio aprobis projekton por la eventuala instruado de la lingvo en la elementaj lernejoj, dume en la lingvinsulo de Karloforto, en Suda Sardinio (kie ankaŭ estas la ligura tabarka lingvinsulo Kalaseto), en la lernejoj jam antaŭe oni instruis la lingvon (tamen, en tiuj vilaĝoj la plimulto de infanoj parolas jam denaske la lokan lingvon).

Ĉiukaze, la lingvo estas parolata en la tuta Ligurio, kaj en Francio ĝis la Monaka princlando. Komunumoj altakoncentrite de ligureparolantoj estas ankaŭ en la malgrandaj urboj Karloforto kaj Kalaseto en Sardinio; aliaj komunumoj estas en Latinameriko, ĉefe en Argentino: la lunfarda dialekto de la urbo Bonaero, krome, havas multajn ligurajn vortojn, pro la intensa, pasinta elmigrado el Ligurio de multaj liguranoj.

Historio kaj evoluo de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La ligura lingvo rekte venas el la loka latina lingvo parolata en Ligurio ekde kiam Romianoj ĝis konkeris.

La fruaj skribitaj atestoj de tekstoj en la ligura estas el la dekdua jarcento, sed estas kun la gravega figuro de l'Anonima Ĝenovano, kiu diras, ke li nomas "Lucheto" aŭ "Luchetto", t.e. "malgranda Luko", "Luĉjo" ke la ligura ĝenova lingvo formas ĝiajn skribitajn regulojn, ankoraŭ hodiaŭ adoptatajn (ne sen diversaj variantoj aŭ, ankaŭ, aliaj skribosistemoj). La ĝenova lingvo de tiu epoko estas sufiĉe simila al la nuna, ekskludante ĉiukaze diferencoj leksikaj, tiel la uzo de la perfekta preterito, hodiaŭ malaperinta, kaj fonetikaj, ekzemple la uzo de la intervokala ro (prononcita /ɹ/, laŭ kiom ni povas dedukti) aŭ la frikativa prononco de la antaŭkonsonanta so.

Specife, tiuj du karakterizoj pludaŭris, almenaŭ skribe, ĝis la dedoka jarcento, kun literaturaj verkoj de la patricio Steva De Franchi, kaj ankoraŭ nun ĉeestas en kelkaj variantoj, speciale en la tabarka varianto, parolata en Sardinio.
Ekzemplo de parolo, kiu respondas al kiom dirita, estas adverbo "nun": antikve, en Ĝenovo ĉi tiu parolo estis prononcita /'awɹa/, kaj skribita aora; krome, la ro falis (kaj ĝi definitive malaperis el la prononco el Ĝenovo), kaŭzante la rezulton aoa (prononcitan /'awwa/); do, kiam en Ĝenovo la diftongo /aw/ ŝanĝiĝis en /ɔw/, la parolo devenis /'ɔwwa/, tiel ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas prononcata. Ĉiuj tiuj variantoj ankoraŭ ekzistas en diversaj partoj de Ligurio.
Do, resumante kaj ekstreme simpligante:


Arkaika prononco
(ĝis ĉirkaŭ 1800[1];
aktuale en okcidentaj
zonoj)
Meza prononco
(ekzemple, plidaŭrita
en tabarka varianto)
Aktuala ĝenova
prononco

/'awɹa/

/'awwa/

/'ɔwwa/

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reale, tiu estis la burĝa prononco; subalternaj klasoj jam alprenis la popularan prononcon, solan hodiaŭ pretervivita en Ĝenovo.