Ligurujo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Ligurujo


Ligurujo
Liguria
flago  
Kodo: LIG
Ŝtato: Italio
Areo: 5.410 km2
Ĉefurbo: Genova
Loĝantaro: 1.610.134 loĝ.
Loĝdenso: 298 loĝ./km²
Provincoj: Genova, imperia, La Spezia, Savona
Komunumoj: listo de 235 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 07
Prezidanto: Claudio BURLANDO  4/4/2005
Retejo: oficiala paĝo
Mapo

Ligurujo (itallingve Liguria [ligurja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio, kaj la tria plej malgranda regiono de Italio. Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonto, nordoriente kun Emilio-Romanjo kaj oriente kun Toskanio. Ĝi situas borde de la Ligura Maro, kiu estas parto de la pli granda Tirena Maro.

[redaktu] Geografio

La regiono areas 5421 km² kaj enhavas 1.622.578 loĝantojn (laŭ la nombrado de 2001) kaj 235 komunumojn.

La liguria marbordo ĝuas mildan maran klimaton, se oni komparas kun la kontinenta klimato de la valo de Pado, nur malmultajn kilometrojn pli norde; dum januaro, Ĝenovo atingas mezan temperaturon de cirkaŭ 8-10°C, sen frosto, kiu nur okazas tra la landinternaj montoj. Somere mezaj temperaturoj estas cirkaŭ 24–25°C. La pluvo povas iam esti tre abunda; la montoj tre proksimaj de la marbordo facile estigas pluvon, tial Ĝenovo povas atingi eĉ 2000 mm de pluvo per jaro; aliloke tamen oni atingas nur la normalajn pluvkvantojn de la mediteraneaj regionoj (500–800 mm). Estas notinde ke, malgraŭ la granda loĝdenseco, duono de la regiona areo konsistas el arbaroj.

La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.

La regiona ĉefurbo estas Ĝenovo. La regiono enhavas kvar provincojn: Ĝenovo, La Spezia, Imperia kaj Savona.

[redaktu] Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Ĝenovo Provinco Ĝenovo 615 900 loĝ.
2 La Spezia Provinco La Spezia 94 300 loĝ.
3 Savona Provinco Savona 61 700 loĝ.
4 Sanremo Provinco Imperia 57 200 loĝ.

Dosiero:liguria.jpg

Eŭropo | Italio

 Abruzo |  Aosta Valo |  Apulio |  Basilikato |  Emilio-Romanjo |  Friulo-Venecio Julia |  Kalabrio |  Kampanio |  Latio |  Ligurujo |  Lombardio |  Markioj |  Moliso |  Piemonto |  Sardio |  Sicilio |  Toskanio |  Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo |  Umbrio |  Veneto


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.regione.liguria.it
•  http://www.liguriainrete.it
•  http://www.italianvisits.com/liguria
•  http://www.provincia.sp.it
•  http://www.liguriapocket.com/eng/home.aspx


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.