Likopeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de la likopeno
2D Kemia strukturo de la Likopeno
3D Kemia strukturo de la Likopeno

Likopeno estas helruĝa karotenoido, kiu troviĝas i.a. en tomato kaj aliaj ruĝaj fruktoj, kiel rozofruktoj. Ĝi estas la plej multe troviĝanta karotenoido en la homa korpo. La nomo estas derivita de la latina nomo por tomato Lycopersicon esculentum. Tamen la plej granda koncentriĝo de likopeno ne estas en tomato sed en akvomelono.

Likopeno estas uzata ankaŭ por kolorigi nutraĵojn, kiel supojn, kaj havas la E-numeron E160d.

Ĉi tiu materio protektas kontraŭ kor- kaj angiomalsanoj, ĉar ĝi estas forta antioksidanto. Kuirado de la tomato, kiel ĉe la konserva industrio, pligrandigas la biologian disponon kaj pliigas ankaŭ la izomerecon.

Likopeno ne estas solvebla en akvo kaj donas makulojn sur ĉiu porohava materialo kaj sur materialoj el plasto. Freŝaj likopenmakuloj facile povas esti forigitaj el vestaĵoj.

La helruĝa koloro de likopeno ekestas pro la multaj konjugitaj duoblaj ligoj, kiuj estas nomataj kromoforoj. Ĉiu duobla ligo malpliigas la energion necesan por porti elektronojn al pli alta nivelo. Pro tio likopeno sorbas grandan parton de la videbla lumo kaj fariĝas ruĝa.

Dum oksidiĝo, pro kloroacidoj, aŭ kemia redukto likopeno perdas la ruĝan koloron, ĉar la duoblaj ligoj estas rompataj.

Likopeno helpas kontraŭ prostata kancero

Likopeno, povas konsiderinde malaltigi la riskon je prostata kancero. Tio evidentiĝis el studo de la usona universitato en Illinois inter 32 viroj. La rezultoj estis proklamitaj en merkredo, la 29-a de aŭgusto 2001 dum kongreso en Ĉikago.

La personoj kiuj partoprenis la eksperimenton devis trinki dum tri semajnoj glason da tomatsuko. Ĉi tiu trakto zorgis pro konsiderinda plibonigo de la prostatĉeloj kaj la leŭkocitoj. La likopeno el la tomatoj ankaŭ kaŭzis ke la specifa substanco PSA, la Prostata Specifa Antigeno, kiu estas produktata ekskluzive de la prostato, en la sango malkreskas. Kiam ĉi tiu antimaterio grandamase ĉeestas en la sango, tio povas esti indiko por prostatkancero.

La pozitivaj rezultoj devas esti pli precize ekzamenitaj por vere paroli pri trarompo en la batalo kontraŭ prostata kancero, diris M. Bowen de la medicina esplorteamo dum la kongreso.

Post pulma kancero, prostata kancero estas la plej multokazanta speco de kancero inter viroj. Prostata kancero estas ĉe unu el ses viroj diagnozita! Sub la sesdeka jaraĝo ĝi tamen malmulte aperas. Preskaŭ duono de la viroj estas dum la diagnozo pli aĝa ol 75 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]