Likurgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Likurgo (latine Lycurgus) estas en la helena mitologio nomo de kelkaj personoj.

Likurgo - trakia reĝo[redakti | redakti fonton]

El la portantoj de tiu ĉi nomo estis la plej konata trakia reĝo Likurgo, filo de la reĝo Drianto. Origine li estis amiko de la dio Dionizo, sed pli poste li komencis persekuti lin, ĉar en vino li vidis ruiniĝon de la homaro. Kiam foje Dionizo kun sia tuta sekvantaro vizitis Trakion, Likurgo la sekvantaron dispeligis, kelkaj Bakĥantinojn kaptis, kelkajn eĉ mortigis kaj Dionizo mem devis savi sin per forkuro kaj salto en maron. Tiam alkuris por helpi al li diino Tetiso. Pro tiu ĉi perfido Dionizo Likurgon kruele punis: sendis kontraŭ li frenezecon, en kiu la reĝo mortigis sian propran filon kaj dehakis siajn krurojn opiniante, ke detruas viton. Laŭ alia versio tiun ĉi punon sendis kontraŭ Likurgo la plej alta dio Zeŭso mem. Tio ankoraŭ nesufiĉis, la reĝolandon masakris pesto, komencis longa rikoltmanko. Laŭ orakolo ĝi ne ĉesos ĝis kiam Likurgo vivos. Furiozanta popolo venigis la reĝon sur monto Pangaiono kaj tie disŝirigis lin per ĉevaloj.

Likurgo - nemea reĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi reĝo havis edzinon Eŭridikon (ŝi havas nenion komunan kun edzino de Orfeo), lia filo estis Ofelto, kiu pereis tuj en komenco de la milito Sep kontraŭ Tebo, kio kulpigis lia vartistino Hipsipilo, estinta reĝino sur insulo Lemnos.

Likurgo - sparta leĝdonanto[redakti | redakti fonton]

deveninta el la reĝa familio. Eble en la 9-a jarcento a.K. li transprenis siajn leĝojn el Kreto kaj donis al Spartanoj ilian konstitucion. En Sparto li havis templon, kie estis adorata. Nun oni ne povas decidi, ĉu li estis historia figuro, aŭ li origine estis dio de lumo, kies kulto en Sparto ekzistis.

Likurgo – atena retoro kaj ŝtatisto (390 a.K.–324 a.K.)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Likurgo el Ateno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lykúrgos en la ĉeĥa Vikipedio.