Lilaka Festo (Kalgario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Homplena strato dum la Lilaka Festivalo de 2004

Lilaka Festo (angle: Lilac festival) estas stratfestivalo okazanta ĉiun jaron en Kalgario (Alberto) (Kanado). Ĝi festas la lilakajn (siringajn) florojn; ĝin organizas depost 1989 la Komerc-Reviviga Zono de Kvara Strato.

La festivalo okazas laŭ 4-a Strato inter 12-a Avenuo Suda kaj Elbow Drive en la kvartaloj Beltline kaj Mission la lastan dimanĉon de majo.[1] Ĝi daŭras dum unu tagoj kaj prezentas scenejojn kun surstrata dancado kaj budojn kun manlaboraĵoj, manĝaĵoj kaj amuzaĵoj.

Oni elektis la Lilakan Festivalon la plej bona senpaga festivalo de Kalgario dum 2006.[2] Oni taksis ke en 2005 partoprenis la festivalon 210.000 homoj.[1]

  • 2007 - la festivalo okazis la 27-an de majo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lilac Festival. Alirita la 2007-04-30 .
  2. Readers Choose the Best of Calgary. Alirita la 2007-04-30 .