Lilbrusta koracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lilbrusta koracio
Lilbrusta koracio
Lilbrusta koracio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Koraciedoj Coraciidae
Genro: Coracias
Specio: C. caudata
Coracias caudata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Coracias caudata
maskla plenkreskulo

La Lilbrusta koracio, Coracias caudata, estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj ĉefe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas grandaj birdoj 28 al 36 cm longaj kun enverguro de 50 cm kaj 104 gr pezaj mezaveraĝe (el 87 ĝis 135 g). Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ koloroj. Kiel ĉe aliaj koracioj, ili estas brunecaj dorse kaj bluecaj ĝenerale, sed ĉe tiuj ĉi ĉio estas multe pli bunta. Supra kapo, nuko kaj ventro estas brilbluverdaj kun metalaj brilegoj. La hela ĉirkaŭbeka zoneto ĉe aliaj koracioj, ĉe tiu ĉi estas pli ampleksa kaj eksploda kiel helecaj plumetoj kiuj kontrastas kun la koloraj partoj. Sub la nigra traokula strio estas oranĝbruneca zono, kiu iĝas en la kolo kaj ĉefe en brusto de belega koloro el rozkolora al viola, kio nomigas la specion. Krome tiu lila brusto forte kontrastas kaj kongruas kun bluverdeca ventro, separita de klara limo en duono de la subaj partoj.

La dorso estas bruneca, kiel ĉe aliaj koracioj estas granda parto de la supraflugiloj estas blueca, kio estas videble eĉ ripoze en ŝultro kie la brilblua parto estas multe pli ampleksa ol ĉe aliaj koracioj kaj eĉ pli sube. Ankaŭ la pugo estas lilvioleca. La vosto estas longa danke al du longegaj verdecaj vostoplumoj.

La beko estas tre fortika, kiel ĉe aliaj koracioj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas migranta nur en parto de la teritorio. Ili estas tre teritoriaj kaj markas sian reproduktejon aŭ manĝejon kaj per la bunta plumaro kaj per akrobataj flugoj suprenflugante kaj falante kiel plumobulo kun fermitaj flugiloj.

Kutime troviĝas sola aŭ laŭ paroj, ripoze videblega sur arboj, fostoj aŭ aliaj altaj rigardejoj, el kiuj gvati insektojn, lacertojn, skorpiojn, helikojn, ranojn, etajn birdojn kaj rodulojn ĉirkaŭe je grunda nivelo. Se tiu esta tro granda, ĝi revenas kun tiu al la gvatejo, kie frapas ĝin antaŭ engluto.

Nestumado okazas en natura arbotruo, kie la ino demetas 2–4 ovojn, kiujn kovos ambaŭ gepatroj, kiuj estas tre agresemaj defende de sia nesto, kontraŭ rabobirdoj aŭ aliaj birdoj. Dum la reprodukta sezono la masklo altege superflugas, descendante en turniĝoj kaj merĝoj, dum akra korveca kriado.

Tiuj birdoj foje ripozas sur formikejoj kaj permesas la formikojn trakuri ilin por purigado el restaĵoj aŭ mortaj ĉeloj de plumoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]