Lilburn Boggs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala portreto ĉe la Ŝtata Misuria Kapitolo

Lilburn Williams Boggs (n. la 14-an de decembro 1796 kaj m. la 14-an de marto 1860) estis la sesa reganto de la usona ŝtato Misurio de 1836 ĝis 1840. Li estas amplekse konata pro liaj interagadoj kun Joseph Smith kaj Porter Rockwell, kaj la Misuria Plenuma Ordono 44, konata de mormonoj kiel "Ordono je Ekstermado", publikigita pro la konflikto okazinta inter la membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj aliaj loĝantoj de Misurio.