Lili Vörösmarty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lili Vörösmarty
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1924 (1924-05-10)
en Kluĵo
Morto 20-an de novembro 1964 (1964-11-20) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Endre László (pentristo)
Parencoj Mihály Vörösmarty
Okupo
Okupo aktoro
vdr

VÖRÖSMARTY Lili [pr. voeroeŝmarti] estis hungara aktorino naskiĝinta en Koloĵvaro la 10-an de majo 1924 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de novembro 1964.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vörösmarty devenas el familio de poeto Mihály Vörösmarty. En postsigno de siaj patrino kaj avino ŝi elpaŝis en teatro kiel infano. Ekde 1941 ĝis 1944 ŝi ludis en pluraj teatroj de la lando, poste en 1944 ŝi fariĝis anino de la Magyar Színház. Post 1945 unue ŝi ludis en provinco, poste en la Kis Színház de la ĉefurbo. Ekde 1950 ĝis sia morto ŝi estis aktorino de la Magyar Rádió. Ŝia plej grava rolo estis la figuro de Ica en la radioserio Szabó család. En 1964 ŝi iĝis la aktorino de la Állami Bábszínház (Ŝtata Pupteatro).

Roloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]