Liliana sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Liliana sturnelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. lilianae'
Sturnella lilianae
(Oberholser, 1930)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Liliana sturnelo (Sturnella lilianae) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn (5 specioj) aŭ flavajn subajn partojn en la kazo de la Orienta sturnelo, la Okcidenta sturnelo kaj la Liliana sturnelo.

Ĝi troviĝas en Meksikio kaj sudokcidenta Usono. Ĝi estas traktata kiel subspecio de la Orienta sturnelo fare de la American Ornithologists' Union.

Plenkreskuloj havas flavajn subajn partojn sed ne tiom etendajn kiam ĉe la proksimaj parencoj nome la Orienta sturnelo kaj la Okcidenta sturnelo, kun nigra marko kun formo de "V" en brusto, kaj blankaj flankoj kun nigra strieco. La supraj partoj estas ĉefe brunecaj kun nigra strieco. Ili havas pintakran bekon; la kapo estas strieca je helbruna kaj nigra montrante malhelan traokulan strion kaj blankan superokulan strion (flave je la komenco), kiel aliaj samgenranoj kiaj la Blankabrova sturnelo al la Longavosta sturnelo kun kiu ne konfuzeblas ĉar ĉiuj tiuj havas brilruĝajn subajn partojn kaj tute ne flavajn. Krom ne tiom etendaj flavaj subaj partoj, alia distingilo estas blankaj eksteraj vostoplumoj.

Referencoj