Eta Belto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lillebælt)
Eta Belto
markolo [+]

AkvejoBalta maro, Kategato
Koordinatoj55° 11′ 0″ N, 9° 50′ 0″ O (mapo)55.1833333333339.8333333333333Koordinatoj: 55° 11′ 0″ N, 9° 50′ 0″ O (mapo)

Longo70 km (43 mi)
Minimuma larĝo600 m
Maksimuma profundo90 m

Eta Belto (Danio)
Eta Belto (Danio)
DEC
Eta Belto
Eta Belto
Map
Eta Belto
Vikimedia Komunejo:  Little Belt [+]
vdr
aŭtoŝosea ponto super la Eta Belto

La Eta Belto (dane Lillebælt) estas markolo en la Balta Maro, kiu apartenas al la teritorio de la ŝtato Danio. Ĝi nomiĝas "eta" por diferencigi ĝin de alia, proksima markolo, la Granda Belto (dane: Storebælt). La Granda (pli orienta) Belto dividas la insulojn Sjælland kaj Fyn, la Eta (pli okcidenta) Belto la insulon Fyn kaj Jutlandon, la kontinentan parton de Danio. Por la ŝipa traveturo de la Beltoj la ŝtato Danio ĝis la jaro 1857 prenis ŝipan vojimposton.

Ekzistas du pontoj super la Eta Belto: La malnova Lillebæltsbro el la jaro 1935 servas por strato kaj fervoja linio, kaj la nova Ny Lillebæltsbro el la jaro 1970 por aŭtoŝoseo.

Pro la kurba vojo de la Eta Belto ambaŭ pontoj poziciiĝas preskaŭ en orta angulo.

Okcidente de la malnova ponto aldone du elektrokablaroj de 380 kilovoltoj pasas la Belton.