Limba sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la limba sistemo markita ruĝe en diagramo pri la homa cerbo

La limba sistemo estas funkcia unuo de la cerbo, kiu servas por la prilaboro de emocioj kaj por la ekesto de agaj impulsoj.

Fakuloj ankaŭ atribuas al ĝi iujn intelektajn povojn. La vidpunkto atribui iujn cerbajn funkciojn nur al la limba sistemo sen konekto al la resto de la cerbo nuntempe konsideratas ne plu aktuala: aliaj korteksaj kaj ne-korteksaj strukturoj de la cerbo havas grandegan influon al la limba sistemo. La ekesto de emocioj kaj de agaj impulsoj do ĉiam komprenendas kiel kunago de multaj partoj de la cerbo kaj ne atribueblas sole nur al la limba sistemo.

La sistemo ankaŭ respondecas pri la elŝuto de endorfinoj, enkorpaj opiedoj, en la sangocirkulan sistemon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La anatomia nomo enkondukiĝis en 1878 fare de la sciencisto Paul Broca, kiu difinis la ekziston de "limba lobo" en la cerbo. La nomo "limba" devenas de la latina vorto limbus („rando“), ĉar la cerbaj strukturoj de la sistemo konsistigas duoblan randan ringon ĉirkaŭ la bazaj ganglioj kaj la talamo. La sciencisto Paul D. MacLean en 1952 kreis la nomon "limba sistemo" kaj ankaŭ inkluzivis la "migdalan nukleon" (amygdala) al kiu funkcia unuo.

Ekde la 1990-aj jaroj la koncepto de "limba sistemo" estas pli kaj pli kritikata inter fakuloj. Unuflanke sciencistoj kiel Rolf Kötter kaj Niels Meyer (1992) atentigas pri la fakto ke ne ekzistas sendepende mezurebla kaj ĝenerale akceptita difina kriterio - ĉu funkcia ĉu anatomia - kie ekzakte komenciĝas kaj kie finiĝas la limba sistemo. Kiel respondo al tiu kritiko iuj aliaj sciencistoj proponis la koncepton de "plivastigita limba sistemo (angle extended limbic system), kiu povus ankaŭ inkluzivi funkcii najbarajn partojn de la kortekso kaj de la cerba trunko. Aliflanke sciencistoj esplorantaj pri la neŭronaj bazoj de la emocioj, ekzemple Joseph LeDoŭ, atentigas pri tio, ke emocioj ne estas fikse lokigeblaj fenomenoj, sed ke tute diversaj neŭronaj strukturoj povas kaŭzi ekzemple la senton de angoro aŭ dependecon de psike influaj substancoj. Tial ne ekzistu pravigo por la koncepto de limba sistemo kiel "bazo" de la emocioj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La strukturoj de la limba sistemo konsistigas duoblan randan ringon ĉirkaŭ la bazaj ganglioj kaj la talamo.

La sistemo konsistas precipe el (nekompleta listigo):

  • la "hipokampo"
  • la "fornikso" (fornix)
  • la "mampinta korpo" (corpus mamillare)
  • la "giro zonoforma" (gyrus cinguli)
  • la "migdala nukleo" (amygdala)
  • la antaŭaj-ventraj nukleoj (nuclei anterioventrales) ĉe la talamo

Ĉiuj el tiuj eroj havas gravajn funkciajn ligojn al stiraj centroj en aliaj partoj de la cerbo.

Perturboj de la limba sistemo[redakti | redakti fonton]

Iuj mensaj malsanoj kaŭziĝas pro perturboj de la limba sistemo aŭ pli specife de la migdala nukleo. Inter tiuj malsanoj probable estas neeblo juĝi emociajn situaciojn, amnezio, do la parta aŭ kompleta perdo de la memorkapablo, posttraŭmataj stresaj perturboj, narkolepsio, aŭtismo, depresio, fobioj kaj la "sindromo Urbach-Wiethe" (fake ankaŭ latine nomata lipoidproteinosishyalinosis cutis et mucosae).