Limburgo (Nederlando)

El Vikipedio

(Alidirektita el Limburg (Nederlando))
Saltu al: navigado, serĉo

Limburgo estas provinco de Nederlando. Ĝi limas interne de la lando al la provincoj Nord-Brabanto kaj Gelderlando, kaj eksteren al Germanio kaj Belgio.

Enhavo

[redaktu] Historio

Maastricht, la ĉefurbo de la provinco, estas unu el la plej malnovaj urboj de Nederlando: jam ekde la Romia periodo.

Por la historio de Eŭropa Unio tre grava estas la traktato de Maastricht, kiun oni subskribis en la ĉefurbo de ĉi provinco.

[redaktu] Karaktero

En ĉi tiu provinco oni ofte parolas la Limburgan dialekton, kiu por multaj Nederlandanoj el aliaj provincoj ofte estas tre malfacile komprenebla.

Limburg estas fama interalie pro sia abunda festado de karnavalo.

[redaktu] Kulturo

El Limburgo devenis kelkaj el la plej fruaj aŭtoroj, kiujn oni rekonas kiel Nederlandajn verkistojn. Fama estas ekzemple Hendrik van Veldeke (mortis antaŭ 1210), kiu verkis parte en Limburge kolorita Mezepoka Nederlanda, parte en Mezepoka Germana lingvo.

[redaktu] Komunumoj

 
Provinco Limburgo

Arcen en Velden | Beek | Beesel | Bergen | Brunssum | Echt-Susteren | Eijsden | Gennep | Gulpen-Wittem | Heerlen | Helden | Horst aan de Maas | Kerkrade | Kessel | Landgraaf | Leudal | Maasbree | Maasgouw | Maastricht | Margraten | Meerlo-Wanssum | Meerssen | Meijel | Mook en Middelaar | Nederweert | Nuth | Onderbanken | Roerdalen | Roermond | Schinnen | Sevenum | Simpelveld | Sittard-Geleen | Stein | Vaals | Valkenburg aan de Geul | Venlo | Venray | Voerendaal | Weert

Nederlando | Provincoj | Komunumoj

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.limburg.nl
•  http://www.sdu.nl/staatscourant/gemeentes/gemprovin.htm#L
•  http://news.bbc.co.uk/1/hi/in_depth/europe/euro-glossary/1216944.stm
•  http://www.rat.de/kuijsten/atlas


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Limburgo (Nederlando)" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.