Limburga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Limburga lingvo
Limburgs
Parolata en Nederlando, Belgio, Germanio
Denaskaj parolantoj proksimume 1.600.000
Fremdlingvo / dua lingvo por  ?
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
a lingvo
a lingvo
Limburga lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando (kiel "regiona lingvo")
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 li
  ISO 639-2
    Bibliografia lim
    Terminologia  ?
  SIL LMP
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La limburga lingvo estas kolekta nomo por serio de ĝermanaj lingvovariecoj parolataj en Limburgo ambaŭflanke de la belga - nederlanda landlimo, en Orienta Brabanto, Budel, Norda Brabanto, Voeren kaj Nordrejn-Vestfalio en Germanio.

La lingvo[redakti | redakti fonton]

Grammatiko[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas norma limburga lingvo, kvankam ja estis regule provoj krei norman skribitan limburgan lingvon. Kvankam ĉiuj dialektoj limburgaj havas la saman frankan radikon, la varieco estas granda. Por nederlandlingvano la lingvo sonas iom germanece pro la gramatika strukturo kaj la akĉento.

  1. ik loop - ich loup
  2. jij loopt - doe löps
  3. hij loopt - hae löp

Malkiel la norma nederlanda parolado, la limburga lingvo distingas inter vira, ina kaj neŭtra gramatikaj genroj. Komparu:

  1. viro - 'ne miens
  2. virino - 'n vrów
  3. infano - e kindj

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Se kompariĝis limburga lingvo kun nederlanda lingvo pri la fonologio, trafis ke en multaj kognatoj limburga vorto havas postalveolaran frikativon dum nederlanda vorto havas alveolaran:

  1. sjtad (limb)/ stad (ned), "urbo"
  2. oetsjpraok (limb)/uitspraak (ned), "elparolado"
Dialects.png


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]