Limfaj ganglioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Limfa nodo)

La limfaj ganglioj estas malgrandaj ovformaj strukturoj kiuj malplenigas la limfajn kanalojn. Ili estas je la tuta korpo kaj oni povas senti ilin per manprenado en la kolo, sub la akseloj, en la pelvo, ktp. Ili varias je grandeco de 0,5 cm ĝis 1 cm. La limfaj ganglioj estas utilaj por ĉesigi la infekton de l' korpo. Se bakterioj aŭ toksikaj substancoj atingas la glangliojn, la rezulto estas ilia inflamo, tion oni nomas limfadenito. Se la inflamo estas de kanaloj, oni nomas tion limfagito. Se tiuj inflamoj estas daŭraj, eble oni bezonas fari kirurgion en infektata regiono kaj uzadon de antibiotikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]