Limonito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limonito.

Limonito estans fererco konsistanta el mikso de hidratitaj oksid-hidroksidoj el fero (III) en varia kompono. La ĝenerala formulo estas ofte moontrita kiel FeO(OH)·nH2O, kvankam tio ne estas tute akurata ĉar la proporcio de oksido al hidroksido povas amplekse varii. Limonito estas unu el la tri ĉefaj ferercoj, el kiuj la aliaj estas hematito kaj magnetito, kaj estis minita por la produktado de fero ekde almenaŭ la jaro 2500 a.K.[1][2]

Marĉa fererco.

Limonito ricevas sian nomon el la greka vorto λειμών (/leː.mɔ̌ːn/), kun la signifo "malseka herbejo", aŭ λίμνη (/lím.nɛː/), kun la signifo “marĉa lago” kiel aludo al ties ekzisto kiel marĉa fererco en herbejoj kaj marĉoj.[3] En sia bruna formo ĝi estas foje nomita bruna hematitobruna fererco. En sia brilflava formo, ĝi estas foje nomita citronrokoflava fererco.

Limonito estas relative densa kun specifa gravito varia el 2.7 ĝis 4.3.[4] Ĝi varias kolore el brile citronflava ĝis verdeca grizbruna. La frotkoloro de limonito sur nebrila porcelanplato estas ĉiam bruneca, karaktero kiu distingas ĝin el hematito de ruĝa frotkoloro, aŭ el magnetito kun nigra strikoloro. The dureco estas varia, sed ĝenerale en la gamo 4 - 5.5.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. MacEachern, Scott (1996) "Iron Age beginnings north of the Mandara Mountains, Cameroon and Nigeria" pp. 489–496 En Pwiti, Gilbert kaj Soper, Robert (editors) (1996) Aspects of African Archaeology: Proceedings of the Tenth Pan-African Congress University of Zimbabwe Press, Harare, Zimbabwe, (ISBN 978-0-908307-55-5); arkivita tie fare de Internet Archive en 11a de marto 2012
  2. Diop-Maes, Louise Marie (1996) "La question de l'Âge du fer en Afrique" ("La demando pri Ferepoko en Afriko") Ankh 4/5: pp. 278–303, en franca; arkivita tie fare de Internet Archive en 25a de januaro 2008
  3. Limonite: Mineral information, data and localities.
  4. 4,0 4,1 Northrop, Stuart A. (1959) "Limonite" Minerals of New Mexico (reviziita eldono) University of New Mexico Press, Albuquerque, New Mexico, pp. 329–333, OCLC 2753195