Limont-Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limont-Fontaine
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Hautmont
INSEE kodo 59351 [+]
Poŝtkodo 59330
Kodo laŭ INSEE 59351
Politiko
Urbestro S-ro Jacques Bolle
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 599 (1 999)
Loĝdenso 88 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°12′31″N 3°55′23″O  /  50.20861°N, 3.92306°O / 50.20861; 3.92306 (Limont-Fontaine) (mapo) Koordinatoj: 50°12′31″N 3°55′23″O  /  50.20861°N, 3.92306°O / 50.20861; 3.92306 (Limont-Fontaine) (mapo)
Alto 137 m - 184 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Limont-Fontaine en Francio
50° 12′ 31″ Nordo 3° 55′ 23″ Oriento / 50.2086111111 °N, 3.92305555556 °O / 50.2086111111; 3.92305555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limont-Fontaine [+]
vdr
Blazono de Limont-Fontaine.
Blazono de Limont-Fontaine.

Limont-Fontaine estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 599 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limont-Fontaine estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Limont-Fontaine troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Limont-Fontaine etendiĝas sur 6,78 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu teritorio malnovtempe dividiĝis en du paroĥojn : Limont kaj Fontaine. La domareto Fontaine konservis sian preĝejon, kiu fakte estas eksa kapelo de monaĥejo. La preĝejo de Limont apartenis al la abatejo de Hautmont kaj estis paroĥo de la dekanujo de Avesnes-sur-Helpe.

La vilaĝo estis tute detruita en 1654 de la franca soldataro de Guise.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Limont-Fontaine apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]