Lincoln Chafee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lincoln Chafee
Persona informo
Lincoln Chafee
Naskonomo Lincoln Davenport Chafee
Naskiĝo 26-an de marto 1953 (1953-03-26) (70-jaraĝa)
en Providence
Lingvoj angla vd
Loĝloko Rod-Insulo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato BrownMontana Ŝtata Universitato ĉe Bozeman • Phillips Academy • Providence Country Day School vd
Partio Demokrata PartioRespublikana PartioLibertariana Partiosenpartia vd
Familio
Patro John Chafee vd
Patrino Virginia Chafee vd
Edz(in)o Stephanie Chafee vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lincoln Davenport CHAFEE (naskita la 26-an de marto 1953) estas usona politikisto. Li servis kiel urbestro de Warwick (Rod-Insulo) de 1993 ĝis 1999, kiel usona senatano de 1999 ĝis 2007, kaj kiel estro de Rod-Insulo de 2011 ĝis 2015. La 3-an de junio 2015i anoncis sian kandidatecon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016. Chafee estis respublikano ĝis post la fino de sia periodo kiel senatano; li fariĝis senpartiulo, kaj tia li elektiĝis kiel ŝtatestro (la unua senpartia ŝtatestro de Rod-Insulo post 1790), sed en 2013 li aliĝis al la demokrata partio.[1] Chafee annoncis la 23-an de oktobro 2015 ke li malaktivigos la kampanjon.[2]

Oficiala portreto de Lincoln Chafee kiel estro de Rod-Insulo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio.
  2. "Lincoln Chafee drops out of Democratic primary race", CNN, October 23, 2015. angle