Lincoln County (Okcidenta Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Okcidenta Virginio

Lincoln County estas distrikto en la usona ŝtato Okcidenta Virginio. Ĝia administra centro estas la urbo Hamlin.

La distrikto estis nomita laŭ Abraham Lincoln, prezidento de Usono, kiu per la Usona Enlanda Milito sukcesis nuligi la disiĝon de la lando. Post la milito iuj proponis nomi la distrikton laŭ Jefferson Davis, prezidento de la secesiinta parto, sed la propono ne sukcesis.

En la jaro 2000 la distrikto havis 22 108 enloĝantojn.