Lincoln Gordon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lincoln Gordon

Lincoln GORDON (naskita la 10-an de septembro 1913; mortinta la 19-an de decembro 2009) estis usona ambasadoro en Brazilo de 1961 ĝis 1966.

En 1964 armea puĉo faligis la brazilan prezidenton Joaõ Goulart kaj ekigis 20 jarojn da militista diktatoreco kaj teruraĵoj. Post la jaro 2000 malsekretigitaj dokumentoj pruvis lian rolon en la helpo je tiu puĉo. Jam tiam iuj konsciis pri tiu, ĉar ironia slogano aperis sur muro de Rio de Janeiro diranta: Ne plu interuloj! Iĝu ja Lincoln Gordon prezidento!