Linda Amantova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anmary
Dosiero:ESC-2012-Latvia-Anmary.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Linda Amantova
Alie nomata Anmary
Naskiĝo 3-an de marto 1980 (1980-03-03) (44-jaraĝa)
en Gulbene
Ĝenroj pop-muziko
Profesio soloa kantisto
Instrumentoj kanta voĉo
Aktivaj jaroj 2003 ĝis nun
Persona informo
Ŝtataneco Latvio
Alma mater Jāzeps Vītols Latvian Academy of Music
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Linda Amantova (naskiĝis la  3-an de marto 1980(nun 1980-03-03), do nun 44-jara), pli konata je sia sceneja nomo Anmary, estas latva kantistino. Ŝi reprezentis Latvion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.

Linda Amantova sukcese finis studon en la Latvia Muzika Akademio Jāzeps Vītols. Ŝi partoprenis en la televida programo "Talantu Fabrika 2" (do "fabriko de talentoj"), kiun ŝi finis per dua pozicio. Post tio ŝi partoprenis en variaj muzikaj projektoj, publike kantis en la muzikalo West Side Story laŭ la samnoma filmo kun muziko de Leonard Bernstein, kaj estis gvida kantistino por la grupoj Sunny Sense kaj Mash Mash. D-ro Christoph Schönherr, komponisto kaj profesoro en la Hamburga Altlernejo de Muziko kaj Teatro, elektis ŝin por sola voĉo en lia verkaĵo Magnificat, kiu kun la Hamburga Simfonia Orkestro prezentiĝis en Germanio, Hispanio, Francio kaj Belgio. Ŝi plu studas kaj perfektigas sian kantan voĉon, kaj nun laboras kiel instruisto pri kantado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]