Uerkheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linden (Uerkheim))
Uerkheim
Blazono de Uerkheim
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 18′ 20″ N 8° 1′ 30″ O / 47.30556 °N, 8.02500 °O / 47.30556; 8.02500 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 20″ N 8° 1′ 30″ O / 47.30556 °N, 8.02500 °O / 47.30556; 8.02500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1285
Areo 7,09 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 4813
Komunumkodo 4286
Mapo de Uerkheim
vdr

Uerkheim estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1285 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Uerkheim situas en la mezo de la valo de la rivero Uerke, alfluanto de la rivero Suro. En la vilaĝa centro disbanĉiĝas pliaj flankvaloj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Uerkheim mem la kvar vilaĝoj Hinterwiltal, Linden, Neudorf kaj Waldgraben.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,09 km², de kiuj 2,86 km² estas kovritaj de arbaro, kaj 0,79 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto e la komunumo situas sur alteco de 663 m s.m. kaj la plej malalta punkto je 448 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Uerke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Uerkheim limas en nordokcidento al Safenwil, en nordo al Kölliken, en nordoriento al Holziken, en oriento al Schöftland, en sudoriento al Staffelbach, en sudo al Bottenwil, kaj en okcidento al Zofingo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Uerkheim situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas ligita per loka buslinio de Zofingo, kiun funkciigas la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimue 4 kilometrojn nordoriente en Kölliken.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Uerkheim datiĝas el la jaro 893 kiel Urtihun.

En mezepoko la jurisdikcio pri Uerkheim apartenis al la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Uerkheim falis sub berna servuteco. En la jaro 1458 la urbo Soloturno akiris la malaltan jurisdikcion pri Uerkheim. Berno nun decidis unuigi la tutan povon pri la regiono en unu mano kaj akiris ĉiujn rajtojn en la jaro 1460. Uerkheim nun estis atribuita al la subvoktejo Safenwil de la berna voktejo Lencburgo. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Safenwil fariĝis parto de la distrikto Zofingo en la nove kreita Kantono Argovio.

La registaroj de Uerkheim kaj Zofingo planis kunigon de la du komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2011. Ĉar la popolo de la Kantono Argovio malakceptis la argovian komunumreformon, la du komunumoj nun devas restudi financajn sekvojn de la kuniĝo. La kuniĝo tial eblas nun plej frue je la 1-a de januaro 2014.[1]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]