Lindi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Lindi.
Strato en Lindi

Lindi estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Lindi. Ĝi konsistigas la distrikton Lindi Urba (svahile Lindi Mjini). Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 41.549 loĝantojn.

Lindi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la fino de rivero Lukuledi. Ĝiaj koordinatoj estas 10°0′S 39°41′O  /  10°S, 39.683°O / -10; 39.683 (Lindi)Koordinatoj: 10°0′S 39°41′O  /  10°S, 39.683°O / -10; 39.683 (Lindi). Ĝi havas malgrandan havenon, kiu akceptas nur unu aŭ du malgrandajn ŝipojn samtempe kaj ne sufiĉas por trans-oceanaj ŝipoj. La laŭborda ŝoseo tanzania ligas ĝin al Mtwara en la sudo (kun pli grava haveno) kaj al Kibiti kaj Daresalamo en la nordo (350 km).

Islamo estas la superrega religio en Lindi. La komercistoj estas precipe araboj kaj hindoj; la lokanoj okupiĝas pri fiŝkaptado kaj agrokulturo. La ĉirkaŭa regiono estas inter la malplej loĝataj de la lando.

Lindi posedas malgrandan flughavenon (IATA-kodo "LDI"). La voja reto estas malfacile uzebla en la pluva sezono de novembro al majo. La jara pluvokvanto estas ĉ. 1.000 mm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lindi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]