Lindisfarne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kastelo de Lindisfarne

Lindisfarne estas tajda insulo apud la marbordo de Northumberland. Ĝi ofte nomiĝas Holy Island (Sankta Insulo) pro sia antaŭa monaĥejo, fondita de Sankta Aidan ĉirkaŭ 635. La monaĥejo estis la sidejo de la episkopo de Northumbria kaj servis kiel centro de klereco. Tie edukiĝis multaj anglosaksaj gravuloj.

Digvojo ligas la insulon al la ĉeflandon. Du fojojn tage rapido enveno de la tajdo inundas la digvojon kaj dum pluraj horoj Lindisfarne estas insulo.

Detruo de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

En 793 la vikingoj disrabis Lindisfarne kaj mortigis multajn monaĥojn. Laŭ la Anglosaksa Kroniko, "tiun jaron estis feroĉaj malbonaj antaŭsignoj tra la lando de Northumbria. Estis teruraj ventkirloj kaj fulm-ŝtormoj, kaj en la ĉielo videblis fajraj drakoj. Tiujn signojn sekvis granda malsatego, kaj la 8-an de januaro paganoj detruis la preĝejon de Dio ĉe Lindisfarne." (Pli verŝajne la dato estis la 8-an de junio, la dato en la Kronikoj de Lindisfarne.) La katastrofo skuis la kristanan mondon, kaj estas ofte konsiderata kiel la komenco de la vikinga epoko.

Fine la monaĥoj fuĝis al Durham, portante la restaĵojn de Sankta Cuthbert.

Evangelioj de Lindisfarne[redakti | redakti fonton]

La komenco de la Evangelio laŭ Mateo: paĝo el la Evangelioj de Lindisfarne

Verŝajne ĉe Lindisfarne ĉirkaŭ 715 estis kreata fama ornamata latina manuskripto de la Evangelioj - la Evangelioj de Lindisfarne. La manuskripto estis verkata eble por honori Sanktan Cuthbert. Ĝi nun troviĝas en la Brita Biblioteko.

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Lindisfarne estis centro de la kalka industrio kaj ankoraŭ videblas ĝeteoj uzataj por importi karbon kaj eksporti kalkon. Gravis ankaŭ fiŝado.

Lastatempe Lindisfarne iĝis centro por la revivigo de kelta kristanismo, kaj ĝi estas pilgrimcelo.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Dum la 16a jarcento konstruiĝis malgranda kastelo por pliprotekti la nordon de Anglio kontraŭ la skotoj. Dum la 18a jarcento la kastelon tre mallonge okupis jakobitoj sed ili estis rapide forpelataj de soldatoj el Berwick-upon-Tweed.

En 1901 Edward Hudson, riĉa eldonisto, akiris la kastelon kaj mendis al la arkitekto Edwin Lutyens restaŭri ĝin. En 1944 la National Trust ekposedis la kastelon.