Lindóia (persono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lindoia

Lindóia estas brazila fikciulino en la poemo "O Uraguai" de Basílio da Gama. Lindóia estis tre bela indiĝena knabino, kiu amas la militiston Cocambo, sed la malnobla jezuito pastro Balda deziras, ke ŝi edziniĝu al lia filo Baldeta. Pro tio, li mortigis Cocambon per veneno. Lindóia fuĝis al arbaro kun sia frato, kie okazas ŝia drama morto: serpento mortigis ŝin, kvankam ŝia frato provis mortigi la beston kelkajn sekundojn antaŭe per sago.

La parto de tiu poemo, kiu rakontas la morton de Lindóia estas uzata en antologioj de brazilaj lernejoj kaj estas ofte citata en brazilaj publikaj ekzamenoj. Lindóia iĝis, sekve, iom ofta ina persona nomo en Brazilo kaj de du urboj, Lindóia kaj Águas de Lindóia en ŝtato San-Paŭlio, vilaĝoj kaj kvartaloj. Mineralakvo el tiu urbo estas pro enboteligo vaste konata en Brazilo sub la nomo de la entrepreno, Lindóia.