Linescio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linescio Fuori)
Linescio
Blazono de Linescio
Blazono de Linescio
Blazono de Linescio
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Rovana
Koordinatoj  46° 18′ 29″ N 8° 35′ 2″ O / 46.30806 °N, 8.58389 °O / 46.30806; 8.58389 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 29″ N 8° 35′ 2″ O / 46.30806 °N, 8.58389 °O / 46.30806; 8.58389 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 6,61 km²
Alteco 668 m super marnivelo
Poŝtkodo 6682
Komunumkodo 5315
Mapo de Linescio
Mapo de Linescio
Mapo de Linescio

Linescio estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 49 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Linescio situas en la Valo de Rovana okcidente de Cevio, proksimume 32 kilometrojn norde de Locarno. Tra la komunumo fluas la rivero Rovana, okcidenta fontrivero de Maggia. La komunumo konsistas el la du partoj Linescio Dentro kaj Linescio Fuori.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,61 km², de kiuj 66,3% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Linescio limas en nordo, oriento kaj sudo al Cevio, kaj en okcidento al Cerentino.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Linescio pasas la montara vojo de Cevio al Bosco/Gurin. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la poŝtaŭtolinio de Bosco/Gurin al Cevio, kiu tamen cirkulas nur 6-foje tage.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Linescio datiĝas el la jaro 1437 kiel Lignazio. Ĝis 1858 Liniescio apartenis al la komunumo Cevio kaj dividis ties historian sorton. En 1858 Linescio fariĝis memstara komunumo. Kiel en aliaj komunumoj de la Valo de Maggia la komunuma loĝantaro dum la lastaj 100 jaroj konsiderinde malkreskis. En la jaro 1900 la komunumo havis ankoraŭ 220 loĝantojn. Aktuale (en 2011)la loĝantaro nombras ankoraŭ 48 personojn.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]