Linguists' Club (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Linguists' Club estis lingvo-klubo en Londono, kiu aktivis inter 1932 kaj 1971.[1]

La klubo funkciis kiel loko de renkontoj kaj lernejo por lingvistoj, inkluzive tradukistoj kaj interpretistoj, por studentoj kaj por membroj, kiuj simple volis praktiki siajn lingvajn povojn.

La moto de la klubo estis Se comprendre, c'est la paix (interkompreniĝi, tio estas la paco).

La klubo estis fondita de Teddy Pilley,[2] komence je Kingsway proksime al Holborn stacio de la subtera fervojo, poste je 20 Grosvenor Place. Pilley, pro siaj lingvaj konoj, dum la milito fariĝis membro de la teamo en Bletchley Park, kiu dekodis la germanan kodig-maŝinon "Enigma".

La klubo provizis lingvo-lecionojn kaj malpli formalajn diskut-grupojn en diversaj lingvoj, inkluzive franca, germana, hispana, itala, rusa kaj Esperanto. La diskutoj povis okupi pri ĉiuj temoj escepte politiko kaj sekso.

La klubo estis malfermita dum ses tagoj de la semajno, de la dek unua ĝis la dudek tria. Ĝi inkluzivis koktelejon por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, sed sen alkoholo. Estis ĉambroj por televido, tabloteniso, malgranda kinejo por montri fremdlingvajn filmojn, je vendredoj okazis dancado je diskoj. La granda salono estis librejo kaj memkompreneble tie estis ankaŭ kameno kun fajro.

La klubo eldonis ĉiumonatan ĵurnalon The Linguist, kiu havis mondskalan distribuadon. Eldonistoj estis Teddy Pilley kaj Hilda Westron.

La lasta listo de membroj enhavis ĉirkaŭ 70 000 membrojn.

Dum la 1950-aj jaroj la klubo havis duan ejon je Niddry Lodge, proksime al Kensington High Street. Niddry Lodge estis konstruita frue en la jaroj 1800. Tie multe pli da spaco estis por aktivecoj kiuj ne eblis je Chester Close. La domo havis larĝan ĝardenon, la plej larĝan en Kensington je tiu tempo, en kiu lecionoj kaj diskutgrupoj okazis dum varma vetero. Estis ankaŭ salono, kie lecionoj pri skotaj dancoj kaj skermado eblis. Niddry Lodge estis luita de Kensington Council. Kiam tio finiĝis la domo estis detruita por havi spacon por konstrui la novan urbodomon de la Kensington & Chelsea. Kelkaj de la arboj en la interna korto de la urbodomo estas de la ĝardeno de Niddry Lodge.

Aldono: Neklara estas en la angla versio de tiu artikolo, kial la klubo ŝajne finis, aŭ ĉu la unua loko pli longe restis, kaj kial kaj kiam tiu tre floranta klubo finis tute.

Referencoj[redakti | redakti fonton]