Lingva Festivalo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Lingva Festivalo estas festo de lingvoj dum kiu oni prezentas diversajn lingvojn de la mondo.

Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.

La 'lingvoinstruan' version de Lingva Festivalo sub la nomo LinguaFest' iniciatis en 1995 usona esperantisto Dennis Keefe en la franca urbo Tours. Laŭ la principa modelo de LigvuaFest' en Tours komenciĝis la lingvofestivala agado en Ĉeboksari ekde 1996. Post la Lingva Festivalo de Tours, La festivala tradicio en Ĉeboksari restas la plej longdaŭra seninterrompa ĉiujara festivalo en la tuta movado.

En okcidentaj landoj okazas sukcese aliaj specoj de lingvaj festoj: Expo-lingvoj, kiuj esence estas komercaj foiroj kun reklambudoj pri lingvokursoj kaj aĉeteblaj lerniloj.

La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro da ĉeestantoj de kursetoj estas tiu de la Universitato de Nanjing en Ĉinio, la 10an kaj 11an de majo, 2008, kun 13,547 ĉeestantoj en 250 kursetoj kaj 72 lingvoj kaj dialektoj.

[redakti] Historio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Lingvaj Festivaloj

La unua Lingva Festivalo estis organizita de usona esperantisto Dennis Keefe en la urbo Tours en Francio, la 11-an de marto 1995. Dum tiu festivalo estis instruataj 32 lingvoj, en 96 kursetoj. En tiuj kursoj estis 789 ĉestantoj.

[redakti] Eksteraj ligoj