Lingva Festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva Festivalo estas festo de lingvoj dum kiu oni prezentas diversajn lingvojn de la mondo.

Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.

La 'lingvoinstruan' version de Lingva Festivalo sub la nomo LinguaFest' iniciatis en 1995 usona esperantisto Dennis Keefe en la franca urbo Tours. Laŭ la principa modelo de LigvuaFest' en Tours komenciĝis la lingvofestivala agado en Ĉeboksari ekde 1996. Post la Lingva Festivalo de Tours, la festivala tradicio en Ĉeboksari restas la plej longdaŭra seninterrompa ĉiujara festivalo en la tuta movado. La ĉeboksara sukceso instigis ankaŭ aperon de ĉiujaraj lingvaj festivaloj en kelkaj urboj de Rusio: Moskvo, Sankt-Peterburgo, Uljanovsk, Volgograd kaj Ufa. En 2012 la unuaj lingvaj festivaloj okazis en Kalugo kaj Velikij Novgorod.

En okcidentaj landoj okazas sukcese aliaj specoj de lingvaj festoj: Expo-lingvoj, kiuj esence estas komercaj foiroj kun reklambudoj pri lingvokursoj kaj aĉeteblaj lerniloj.

La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro de ĉeestantoj de kursetoj estas tiu de la Universitato de Nanjing en Ĉinio, la 10-an kaj 11-an de majo 2008, kun 13.547 ĉeestantoj en 250 kursetoj kaj 72 lingvoj kaj dialektoj. Ankaŭ en Leuven (Loveno, Belgio) okazas ĉiun duan jaron lingva festivalo organizita fare de la loka Esperanto-grupo Esperanto 3000. En kelkaj urboj de Rusio okazas ĉiujaraj (en Moskvo eĉ pli oftaj) lingvaj festivaloj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Lingvaj Festivaloj.

La unua Lingva Festivalo estis organizita de usona esperantisto Dennis Keefe en la urbo Tours en Francio, la 11-an de marto 1995. Dum tiu festivalo estis instruataj 32 lingvoj, en 96 kursetoj. En tiuj kursoj partoprenis 789 ĉeestantoj.

Eksteraj ligiloj