Lingva kuntiriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuntiriĝo estas mallongigita versio de la skriba kaj parola formoj de vorto, silabo, aŭ vortogrupo, kreita per forigo de internaj literoj.[1] En gramatiko, kuntiriĝo povas indiki la formadon de nova vorto el unu vorto aŭ grupo de vortoj, ekzemple, per elizio. Tio ofte okazas per transformo de komuna sekvenco de vortoj, aŭ kiel en franca, per reteno de fluanta sono.

En strikta analizo, kuntiriĝoj ne estu konfuzata kun mallongigojakronimoj (inklude komencismon), kun kiuj ĝi kunhavas kelkajn funkciojn el semantiko kaj fonetiko, kvankam ĉiuj tri estas rilataj al la termino "mallongigo" en nepreciza parolmaniero.[1] Kuntiriĝo distingiĝu ankaŭ el mallongigo, kie ĉu komencoj ĉu finaĵoj estas forigitaj.

En angla[redakti | redakti fonton]

La angla havas nombron de kuntiriĝoj, ĉefe rilate al forigo de vokalo (kiu estas anstataŭata de apostrofo en skribo), kiel ĉe I'm por "I am", kaj foje ĉe aliaj ŝanĝoj, kiaj won't por "will not". Tiuj kuntiriĝoj estas komune uzataj en parolo kaj en neformala skribo, kvankam tendencas esti evitataj en pli formala skribo.

Ĉefaj kuntiriĝoj estas listataj en la jena tabelo.

Plena formo Kuntiriĝoj Notoj
not –n't Neregulaj formoj: "ain't", "don't", "won't", "shan't". "n't" povas ligiĝi nur al helpa verbo kiu siavice ne estu jam kuntirita.
let us let's kuntirita nun por unua-persona pluralo u-tempo (ekz. ne por "Let us go" kiel ordono al tria persono)
am –'m nur ĉe "I'm"
are –'re we're /wɪr/ estas prononcata diference el were /wûr/
is –'s
does tre neformala, kiel ĉe "What's he do there every day?"
has
as nestandarda angla dialekto por la relativa pronomo "that"
have –'ve Angla kuntiras nur formojn de have uzata kiel helpa verbo
had –'d
did tre neformala, kiel ĉe "Where'd she go?"
would
will, shall –'ll
of o'– uzata ĉefe ĉe o'clock, kie ĝi estas necesa en nuntempa uzado
it 't– Arkaika, escepte ĉe uzoj kiaj 'Twas the night before Christmas
them 'em kuntirita el hem, sed uzata por moderna them
him 'im
is not isn't, or ain't ain't estas kuntirita el am not sed nune estas uzata ankaŭ por is not; ĝenerale evitata en moderna uzado
you all y'all estas kuntiriĝo de la vortoj "you" kaj "all." Kie "you" iĝas "ya" populare, kaj la apostrofo anstataŭas "a" de "all". Ĝi estas uzata kiel plurala dua-persona pronomo. Ĉefe uzata en Usono.

En ĉina[redakti | redakti fonton]

En esperanta[redakti | redakti fonton]

La esperanta lingvo abunde uzas kuntiriĝojn. Oni povas konsideri tiujn, kiuj uzas la apostrofon; ekzemple per anstataŭigo de vokalo: dank' al por "danke al", temp'raturo por "temperaturo". Tiuj formoj de elizioj rilatas al la komuna parola lingvo. Alia formo kuntiriĝo estas la kunfandiĝo de la fina vokalo de vorto aŭ prefikso kun la komenca vokalo de sekvanta vorto aŭ sufikso en unu silabon; ekzemple kuntiriĝo por "kuntira iĝo", marakvo por "mara akvo". Tiaj kuntiriĝoj estas neologisme nomataj "krazo" (Vd en NPIV) kaj troviĝas ofte en la helena kaj latina lingvoj.

En franca[redakti | redakti fonton]

La franca lingvo havas diversajn kuntiriĝojn, similajn al la anglaj, kiel pri C'est la vie ("Tio estas la vivo"), kie c'est egalas al ce + est ("tio estas"). La formado de tiuj kuntiriĝoj estas nomata elizio.

En itala[redakti | redakti fonton]

En itala, prepozicioj kuntiriĝas kun artikoloj laŭ antaŭviditaj vojoj. La prepozicioj a, da, di, in, su, con kaj per kombiniĝas kun variaj formoj de artikolo, nome il, lo, la, l', i, gli, gl', kaj le.

il lo la l' i gli (gl') le
a al allo alla all' ai agli (agl') alle
da dal dallo dalla dall' dai dagli (dagl') dalle
di del dello della dell' dei degli (degl') delle
in nel nello nella nell' nei negli (negl') nelle
su sul sullo sulla sull' sui sugli (sugl') sulle
con col (collo) (colla) (coll') coi (cogli) (colle)
per (pel) (pello) (pella) (pell') (pei) (pegli) (pelle)

En hebrea[redakti | redakti fonton]

Oni uzas multaj da kuntiraĵoj en la parola ĉiutaga lingvo. Ekzemple la posesivo, Ŝel (של, de) kaj ĝiaj deklinacioj

Persono La plena formo La parolata formo Skribite
De mi Ŝelli Ŝli שלי
De vi (singulara maskla) Ŝelĥa Ŝĥa שלך
De vi (singulara femina) Ŝelaĥ Ŝlaĥ שלך
De li Ŝello Ŝlo שלו
De Ŝi Ŝella Ŝla שלה
De ni Ŝelanu Ŝlanu שלנו
De vi (pluralo) Ŝelaĥem Ŝĥem שלכם

En hispana[redakti | redakti fonton]

La hispana havas du devigajn fonetikajn kuntiriĝojn inter prepozicioj kaj artikoloj nome: al (al la) por a el, kaj del (de la) por de el (nekonfuzinda kun a él, signife al li, kaj de él, signife lia aŭ, pli laŭvorte, de li). Kaj aliaj devigaj kuntiriĝoj inter prepozicioj kaj pronomoj estas la jenaj: conmigo por con mí (kun mi), contigo por con ti (kun vi), consigo por con sí (kun li/ŝi/ĝi/ili).

En neformala parolado de hispana, la vorto para, “por”, povas esti kuntirita al pa, ekzemple ĉe subordiga konjunkcio pa'que (el para que "por"): Pa'que te enteres.

Alia ofta neformala uzado estas elizio de d en vortoj kiaj la participa sufikso -ado, prononce cansado kiel cansao [kansAo]. La elizio de d en -ido estas konsiderata iom pli vulgara, kvankam ĝi estas komuna en suda Hispanio. Tiele la andaluza quejío [kehIo] por quejido (“ĝemo”) eniris eĉ en standarda hispana kiel termino por speciala ero de Flamenko. Similaj distingoj estas farataj ĉe vortoj kiaj bailaor(a) kaj cantaor(a) kiel kuntiritaj versioj de la oficialaj tradukoj por dancisto kaj kantisto uzata nur por Flamenko, kontraŭ la oficialaj versioj de bailarín kaj cantante de standarda hispana.

En portugala[redakti | redakti fonton]

Plena formo kutiriĝoj
de água d'água el malmulta vortakombino, kio la plena formo estas malofte
de ele, de ela dele, dela

En germana[redakti | redakti fonton]

En norvega[redakti | redakti fonton]

En latina[redakti | redakti fonton]

En japana[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Roberts R et al.. (2005) New Hart's Rules: The handbook of style for writers and editors (angle). Oxford University Press. ISBN 0-19-861041-6. p. 167

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]