Lingva reformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingva reformado estas tipo de lingvoplanado per kiu oni kreas grandan modifon de unu lingvo. La plejoftaj iloj por lingva reformado estas simpligo kaj purigo. Simpligo konsistas en la faciligo de la lingvo per la reguligo de vortarostoko kaj gramatiko. Purigo faras la lingvon pli konforma al versio de la lingvo konsiderata pli pura.

Plej ofte origino de lingva reformado fontas el la strebo unuigi per la lingvo la popolon, kiu uzas tiun lingvon, kaj evoluigi aŭ krei ĝian ŝtatan sendependecon. Tial okazis multaj lingvaj reformoj en Eŭropo en la 19-a jarcento, epoko de pli alta nacia konscio.

Ekzemploj de lingvaj reformoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj provoj reformigi la novan altgermanan lingvon devenas de la streboj de la Fruktodona Societo fondita en 1617, kies unuopaj anoj, inter kiuj estis Justus Georg Schottelius, volis reformi ĉefe la gramatikon. Aliaj anoj volis precipe germanigi latinaĵojn, kaj pro tio en la germana oni uzas la vortojn "Rechtschreibung" (ĝustskribado anstataŭ ortografio) kaj "Sprachlehre" (lingvoscio anstataŭ gramatiko). La iom stranga provo de Philipp von Zesen, reformi ankaŭ la ortografion, malsukcesis pro la kontraŭstaro de aliaj anoj.

Komence de la 19-a jarcento Adamantios Korais (1748-1833) kreis por la greka lingvo la Katharevousa (la purigita), kiun oni povas nomi nuntempe ligo inter la malnova kaj la nova greka. La popola kutima lingvo Dimotiki, kiu estis ekde la mezepoko la parolata lingvo en Grekio, Malgrand-Azio kaj Konstantinopolo, estis anstataŭata ekde 1976 de la nuntempe malnoviĝinta Katharevusa.

La revolucia jaro 1848 igis multajn popolojn, kiuj apartenis al la multpopola ŝtato Aŭstrio-Hungario strebi al lingva reformado. La reformoj de la ĉeĥa kaŭzis interalie la disigon de la praga universitato de Karolo en unu ĉeĥa kaj unu germana universitatoj. La samtempa reformo de la slovaka finiĝis sub la gvido de Ľudovít Štúr en 1851.

En la norvega lingvo okazis en la 19-a jarcento pluraj reformoj, kiuj fine disigis Bokmål-on kaj Nynorsk-on. Bokmål estas ido de la dana lingvo, Nynorsk estas pli proksima al la sveda, la islanda kaj la feroa.

La rusa lingvo spertis ĉefe du lingvajn reformojn: unue fare de Petro la Granda, kiu fondis la rusan akademion de sciencoj en la jaro 1724 kaj due dum la oktrobra revolucio en 1917.

Ekde 1928 la turka lingvo uzas latinan alfabeton laŭ varianto evoluigita interalie de Mustafa Kemal Atatürk (1881-1938). Atatürk nomis tiun skribsistemon la novan turkan alfabeton. Bazo de tiu reformo estis la istanbula dialekto. La antaŭa turka lingvo nomiĝas la osmana kaj uzis la araban alfabeton. La reformon realigis la turka armeno Agop Dilaçar.

En Ĉinio la klasika skriblingvo Wenyan estis pli kaj pli forlasita favore al Baihua.

La plej grava reformo de la korea lingvo okazis en la jaro 1446 per la enkonduko de la korea alfabeto Hanguel.

Aparta kazo de lingva reformo estas la evoluo de la nova hebrea lingvo. Eliezer Ben-Jehuda (1858-1922) komencis la provon transformi sakralan lingvon en novan kutime parolatan lingvon.