Lingvaj Rajtoj - Simpozio okaze de 100-jariĝo de UEA kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj

La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Grupfoto de la prelegantoj

Enhavo

Organizado [redakti]

Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion Probal Dasgupta prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino de Congo; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Uniĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.

Prelegantoj [redakti]

Ekstera ligilo    S-ro Ricardo Espinosa, Respondeculo pri rilatoj kun NRO-j, Buroo de la Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (UNOG): bonvenigo kaj enkonduko
Ekstera ligilo    S-ino Anna Biondi, unua vicprezidantino de CONGO transdonis la salutmesaĝon de s-ro Liberato Bautista, prezidanto de CONGO
Ekstera ligilo    Profesoro Probal Dasgupta enkondukis pri Substancaj Lingvaj Rajtoj
Ekstera ligilo    Magistro Dietrich Michael Weidmann salutis nome de Svisa Esperanto-Societo
Ekstera ligilo    Profesorino Tove Skutnabb-Kangas: Lingvo, edukado kaj (malrespekto) de la homaj rajtoj (ĉefprelego de la simpozio)
Ekstera ligilo    Profesoro François Grin: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco
Ekstera ligilo    S-ro John Mateo Lopez, reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio
Ekstera ligilo    Ambasadoro S-ro Ronaldo Barnes de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko
Ekstera ligilo    S-ro Michele Gazzola: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo
Ekstera ligilo    S-ino Flor Rayen Calfunao Paillalef: reprezentantino de la mapuĉa popolo

Priskribo [redakti]

La simpozio komenciĝis vespere la 23-an de aprilo per renkontiĝo kaj vespermanĝo en la restoracio La Nassa proksime de la ĉefstacidomo Cornavain en Ĝenevo. La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblecon ricevi bazan edukadon en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia individua disvolviĝo.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala Retejo de la Simpozio