Lingvistika Societo de Usono
La Lingvistika Societo de Usono - angle Linguistic Society of America (LSA) - fondiĝis dum la jaro 1924 por antaŭenigi la sciencan fakon lingvistiko, do la sciencan studon de la homaj lingvoj. La societo estas la tutmonde plej larĝa profesia organizo por lingvistoj, havas pli ol 5.000 individuajn kaj bibliotekajn membrojn, kaj bonvenigas lingvistojn de ĉiu specialiĝo. Intereso pri la fako lingvistiko estas la sola kondiĉo por membriĝo.
La societo laboras en lingvistikaj rondoj kaj konferencoj, sed ankaŭ alparolas pli vastan publikon, disdonante novaĵojn pri lingvistikaj eltrovaĵoj al amaskomunikiloj, respondante informpetojn pri lingvaj demandoj kaj subtenante klopodojn dissemi lingvistikajn vidpunktojn pri lingvopolitikaj demandoj. Language ("Lingvo"), la oficiala ĵurnalo de la societo, publikigas artikolojn pri multaj branĉoj de la scienca fako. La ĉiujaraj kaj someraj societaj konferencoj, someraj institutoj ĉiun duan jaron kaj pluaj eventoj subtenas la interkonatiĝon, pli intensan diskutadon kaj kunlaboron inter diversbranĉaj lingvistoj kaj antaŭenigas la studon de la fenomeno lingvo el diversaj perspektivoj.
Inter la honoraj membroj de la societo ekde la jaro 2004 estas la esperantisto Probal Dasgupta.
Retaj ligiloj anglalingvaj [redakti]
- oficialaj paĝoj de la societoj
- listoj de prezidantoj de la societoj
- paĝoj pri Language, la oficiala ĵurnalo de la societo
- e-Language, reta eldono de la ĵurnalo Language kaj reta forumo pri lingvistiko
- paĝo pri la somera instituto 2005 de la societo en la universitato MIT de Kembriĝo, Masaĉuseco
- 2007 paĝo pri la somera instituto 2005 de la societo en la universitato Stanford en Kalifornio
