Lingvocido

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvocidolingvomortigo estas la intenca aŭ intence akceptita neniigo de lingvo.

La termino estis enkondukita de la lingvisto Tove Skutnabb-Kangas. Krome uzis ĝin Albert Bock pri la bretona lingvo.

Enhavo

Metodoj de lingvomortigo [redakti]

  • Malpermeso de uzo de la lingvo, ĝenerale aŭ en determinitaj lokoj, ekzemple en lernejo aŭ en determinitaj formoj, ekzemple libroj, ĵurnaloj, televido ...
  • Malpermeso de uzo de la lingvo kiel lingvo de instruo.
  • Malpermeso de instruado de la lingvo.
  • Instigado de enmigrado de homoj parolantaj alian lingvon por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo.
  • Instigado de elmigrado al ali-lingva areo por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo (vidu etna purigado).
  • Apartigo de infanoj de la gepatroj, ekzemple per infanoj vivantaj aparte de gepatroj en lernejoj, kie oni parolas alian lingvon.
  • Deklarado de alia lingvo kiel ŝtatlingvo, kaŭzante diskriminacion de la lingvo.
  • Detruado de la tradicia kulturo aŭ medio de la lingvo.
  • Deklarado de lingvo malplivalora aŭ dialekto de alia lingvo.
  • Mortigado de la parolantoj de la lingvo (vidu genocido).

Historiaj ekzemploj multas. Tamen, ne ĉiun lingvoŝanĝonlingvoanstataŭigon oni nomus lingvocido.

Estas interese, ke la anglalingva artikolo pri la termino emfazas kiel ekzemplon de lingvocido la hispanan koloniigadon de Ameriko, kvankam la angla koloniigo almenaŭ samforte ekstermis indianajn lingvojn kaj popolojn.

Komparu kun [redakti]

Lingva imperiismo ~ lingva ŝovinismo

Vidi ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.univie.ac.at/keltologie/brettext.html
Ekstera ligilo    http://www.cogsci.ed.ac.uk/~siamakr/Kurdish/KURDICA/2001/2/Hassanpour.html
Ekstera ligilo    http://www.ac.wwu.edu/~watkinc/renee_option.html