Lingvoj de Eŭropo
En Eŭropo estas parolataj multaj lingvoj kaj dialektoj. Multaj el ili malaperis en la du lastaj jarcentoj aŭ estas malaperontaj en la nuna jarcento ĉar malgrandaj etnoj emas forlasi la lingvon de siaj prauloj kaj novaj generacioj parolas iun ŝtatan lingvon kun pli da parolantaro.
La plej multaj indiĝenaj lingvoj de Eŭropo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro kies ĉefaj branĉoj estas la slava, la balta, la ĝermana, la latinida kaj la kelta. Kelkaj aliaj lingvoj apartenas al la Finn-ugra lingvaro. Cetere unu lingvo apartenas al neniu el tiuj lingvaroj, la eŭska. Krome en Eŭropo estas parolantoj de la turka kaj de lingvoj el la kaŭkaza lingvaro.
Krom la indiĝenaj lingvoj en Eŭropo estas parolataj tre multaj aliaj lingvoj el la plej diversaj mondpartoj pro enmigrado de homoj el tiuj mondpartoj dum la lastaj jarcentoj, precipe el landoj kiuj havas ian kolonian rilaton kun iu eŭropa lando (Nordafriko, Afriko, Hindio, Sudorienta Azio, Indonezio, ktp). Plej vaste en Eŭropo parolataj ekstereŭropaj lingvoj estas la araba kaj la ĉina.
Mapoj
Jen du mapoj de la lingvoj de Eŭropo kun kelkaj malsamaj detaloj laŭ emfazo de la respektivaj aŭtoroj.
| Ĝeneralaj Mapoj | |
|---|---|
|
Mapo de la lingvoj de Eŭropo [3]
|
|
| Alfabetoj | Historiaj Mapoj |
|
Alfabetoj en Eŭropo 2001:
Blua: Latina alfabeto Ruĝa: Cirila alfabeto Verda: Greka alfabeto Viola: Latina alfabeto kaj cirila alfabeto Cejana: Latina alfabeto kaj greka alfabeto |
|
| Lingvaj familioj | |
|
Ĝermana lingvaro en Eŭropo
Latinida lingvaro en Eŭropo
Kelta lingvaro en Eŭropo
|
Slava lingvaro en Eŭropo
Balta lingvaro en Eŭropo
Kaŭkaza lingvaro en Eŭropo
|
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto Andrei nacu
- ↑ 2,0 2,1 Fonto: Urion Argador
- ↑ Anglalingva laŭdire ĝustigita versio de Dosiero:Simplified_Languages_of_Europe_map-eo.svg
Fonto Spiridon Manoliu
Eksteraj ligiloj
Lingvoj de Eŭropo: Mapo kaj tabela superrigardo de la lingvoj parolataj en Eŭropo, Urion Argador (germane, angle, france, Esperante)
Lingvomapo de indiĝenaj lingvoj de Eŭropo, Muturzikin.com, la mapo emfazas regionajn dialektajn kaj minoritatajn lingvojn. (angle, Esperante, hispane, eŭske, france)

