Lingvoj de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Eŭropo estas parolataj multaj lingvoj kaj dialektoj. Multaj el ili malaperis en la du lastaj jarcentoj aŭ estas malaperontaj en la nuna jarcento ĉar malgrandaj etnoj emas forlasi la lingvon de siaj prauloj kaj novaj generacioj parolas iun ŝtatan lingvon kun pli da parolantaro.

La plej multaj indiĝenaj lingvoj de Eŭropo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro kies ĉefaj branĉoj estas la slava, la balta, la ĝermana, la latinida kaj la kelta. Kelkaj aliaj lingvoj apartenas al la Finn-ugra lingvaro. Cetere unu lingvo apartenas al neniu el tiuj lingvaroj, la eŭska. Krome en Eŭropo estas parolantoj de la turka kaj de lingvoj el la kaŭkaza lingvaro.

Krom la indiĝenaj lingvoj en Eŭropo estas parolataj tre multaj aliaj lingvoj el la plej diversaj mondpartoj pro enmigrado de homoj el tiuj mondpartoj dum la lastaj jarcentoj, precipe el landoj kiuj havas ian kolonian rilaton kun iu eŭropa lando (Nordafriko, Afriko, Hindio, Sudorienta Azio, Indonezio, ktp). Plej vaste en Eŭropo parolataj ekstereŭropaj lingvoj estas la araba kaj la ĉina.

Mapoj

Jen du mapoj de la lingvoj de Eŭropo kun kelkaj malsamaj detaloj laŭ emfazo de la respektivaj aŭtoroj.

Mapo de la lingvoj de Eŭropo.[1]
Mapo de la lingvoj de Eŭropo.[2]
Ĝeneralaj Mapoj
Mapo de la lingvoj de Eŭropo - Kodoj de lingvoj laŭ normo ISO[2]
Mapo de la lingvoj de Eŭropo [3]
Alfabetoj Historiaj Mapoj
Alfabetoj en Eŭropo 2001:
Blua: Latina alfabeto
Ruĝa: Cirila alfabeto
Verda: Greka alfabeto
Viola: Latina alfabeto kaj cirila alfabeto
Cejana: Latina alfabeto kaj greka alfabeto
Lingvoj de Eŭropo 1907
Alfabetoj en Eŭropo 1901
Lingvaj familioj
Latinida lingvaro en Eŭropo
Kelta lingvaro en Eŭropo
Slava lingvaro en Eŭropo
Balta lingvaro en Eŭropo
Kaŭkaza lingvaro en Eŭropo

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto Andrei nacu
  2. 2,0 2,1 Fonto: Urion Argador
  3. Anglalingva laŭdire ĝustigita versio de Dosiero:Simplified Languages of Europe map-eo.svg
    Fonto Spiridon Manoliu

Eksteraj ligiloj

greke Lingvoj de Eŭropo: Mapo kaj tabela superrigardo de la lingvoj parolataj en Eŭropo, Urion Argador (germane, angle, france, Esperante) greke Lingvomapo de indiĝenaj lingvoj de Eŭropo, Muturzikin.com, la mapo emfazas regionajn dialektajn kaj minoritatajn lingvojn. (angle, Esperante, hispane, eŭske, france)