Lingvoj de Hispanio
- ██ nur hispana lingvo
- ██ kataluna lingvo
- ██ eŭska lingvo
- ██ galega lingvo
- ██ asturia lingvo
- ██ aragona lingvo
- ██ aranvala lingvo
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Kelkaj estas oficialaj en regiono. En iuj regionoj, aperas miksaj formoj kaj neprestiĝaj dialektoj.
Inter ili estas:
- la araba lingvo, en Ceŭto, Melilio kaj inter enmigrintaj maŭroj.
- la berbera lingvo, en Ceŭto, Melilio kaj inter enmigrintaj maŭroj.
- la asturia lingvo, en Asturio kaj Leono.
- la aragona lingvo, en la nordo de Aragono.
- la eŭska lingvo, oficiala en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj parto da Navaro.
- la galega lingvo, oficiala en Galegio, ankaŭ en Bierzo (Leono).
- la hispana lingvo, oficiala en la tuta regno.
- la kataluna lingvo, oficiala en Katalunio, Valencia Regiono (nomite valencia lingvo), Balearoj kaj parto da Aragono.
- la okcitana lingvo, pli precize la aranvala dialekto de la gaskona oficiala en Val d'Aran.
- la portugala lingvo, en Olivenza kaj apud la portugala landlimo. La movado lusismo taksas la galegan dialekto de la portugala.
Signolingvoj:
En turismaj marbordaj regionoj, loĝas kaj turismas multaj eŭropanoj, ĉefe dum somero. Tial estas komunumoj de parolantoj de la angla, germana kaj aliaj.
La nomo de la hispana lingvo estas politike disputata afero. Plejofte en nehispaniaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) oni nomas ĝin la hispana lingvo.
Lingvoj neoficialaj [redakti]
La aragona lingvo ne estas oficiala en Aragono. Ĝi estas parolata en la nuna Aragono kaj en la iamaj reĝlandoj Aragono, Navaro kaj Valencio. Ĝi havas 10.000 parolantojn kaj multajn dialektojn. La Leĝo de Lingvoj de Aragono diras, ke la aragona kaj la kataluna estas lingvoj propraj kaj historiaj de Aragono, sed ne deklaras la oficialecon de tiuj lingvoj.
La asturleona lingvo estas parolata en Asturio, en la provincoj Leono kaj Zamoro, kaj en Miranda do Douro (en Portugalio). Kun alia defino, ĝi ankaŭ estas parolata en Kantabrio (kantabra lingvo), en Salamanko kaj Ekstremaduro (ekstremadura lingvo).
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=Spain
http://www.proel.org/lenguas.html
http://www.alpi.ca
lingva situacio kaj leĝaro en Hispanio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Lingvo |

