Lingvoj de la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la Eŭropa Unio estas parolataj multaj lingvoj, iuj inter ili estas la nun 24 oficialaj, kelkaj estas oficialaj en iuj teritorioj (kiel la kataluna kaj la eŭska kunoficialaj respektive en Katalunio kaj Eŭskio), estas multaj regionaj lingvoj kaj dialektoj, lingvoj de popoloj disigitaj inter pluraj landoj (kiel la romaa), kaj multaj aliaj lingvoj de enmigrintaj homgrupoj el diversaj partoj de la mondo, precipe eksaj kolonilandoj de membroŝtatoj, Barato, Pakistano, Indonezio, Afriko kaj ankaŭ Ĉinio.

Enketoj montris la lingvan staton de la Eŭropa Unio kun montro de proporcio da parolantoj de ĉiuj el tiuj lingvoj kaj dialektoj, kiel sola gepatra lingvo, aŭ unu el du aŭ pluraj gepatraj lingvoj, kiel oficiala ŝtatlingvo, kiel dua tria kaj plia fremdlingvo, kun diversaj regniveloj.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

La oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estas tiuj en kiuj oficialaj dokumentoj nepre estu eldonitaj, lingvoj per kiuj civitanoj povas fari skriban peton al la Unio kaj rajtas ricevi respondon en la lingvo en kiu ili petis. Tamen la reguloj estas iom komplikaj kaj ekzistas apartaj statusoj por iuj lingvoj (la irlanda, la malta) en kiuj ne ĉiuj dokumentoj estas altradukitaj. Laborlingvoj principe estas ĉiuj 24 lingvoj, sed en iuj instancoj – ekzemple en la Eŭropa Komisiono – estas uzataj nur tri el ili, nome: la angla, la franca kaj la germana. Tiujn oni nomas laborlingvoj aŭ proceduraj lingvoj.


Lingvokapabloj de civitanoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj de la Eŭropa Unio
Lingvoj Landoj Kiel unua lingvo (procentaĵo rilata al la loĝantaro de EU) Kiel fremdlingvo (procentaĵo rilata al la loĝantaro de EU) Procentaĵo de la loĝantaro de EU parolanta la lingvon
angla Flag of the United Kingdom.svg Britio Flago-de-Irlando.svg Irlando Flago-de-Malto.svg Malto 13% 38% 51%
germana Flago-de-Germanio.svg Germanio Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Flago-de-Italio.svg Italio 18% 14% 32%
franca Flago-de-Francio.svg Francio Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Flago-de-Italio.svg Italio 12% 14% 26%
itala Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Malto.svg Malto[1]< 13% 3% 16%
hispana Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 9% 6% 15%
pola Flago-de-Pollando.svg Pollando 9% 1% 10%
nederlanda Flago-de-Nederlando.svg Nederlando Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 5% 1% 6%
rusa Flago-de-Estonio.svg Estonio Flago-de-Latvio.svg Latvio Flago-de-Litovio.svg Litovio Flago-de-Finlando.svg Finnlando 1% 6% 7%
sveda Flago-de-Svedio.svg Svedio Flago-de-Finlando.svg Finnlando 2% 1% 3%
greka Flago-de-Grekio.svg Grekio Flago-de-Kipro.svg Kipro 3% 0% 3%
ĉeĥa Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 2% 1% 3%
portugala Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 2% 0% 2%
hungara Flago-de-Hungario.svg Hungario 2% 0% 2%
slovaka Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 1% 1% 2%
kataluna Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flago-de-Francio.svg Francio Flago-de-Italio.svg Italio 1% 1% 2%

Fidindeco de la enketo[redakti | redakti fonton]

Grafiko montranta la nombron da fremdlingvoj regataj de pridemandataj civitanoj de Eŭropa Unio. Kompare aperas la proporcio da studentoj kaj da junuloj regantaj du fremdajn lingvojn


Laŭ enketo [2]ĉe preskaŭ 30 000 civitanoj de landoj de Eŭropa Unio kaj de la kandidataj landoj, en novembro kaj decembro 2005, estas pretigitaj la sekvaj tabeloj kaj mapoj. La enketo baziĝas sur memtakso de lingvokapablo de la respondintoj.

Grafiko montranta la lingvokapablon de la angla kiel fremdlingvo en Eŭropa Unio (laŭ memtakso), kaj en grupo da germanaj studentoj, laŭ memtakso kaj laŭ ekzameno.


Lingvokapablo laŭ memtakso kaj laŭ ekzameno[redakti | redakti fonton]

Alia enketo ĉe 3.700 studentoj en Hanovro evidentigis ke dum 34% de la studentoj memtaksis sin bonegaj parolantaj de la angla kaj 38% bonaj, lingva kontrolo montris ke 1% estis vere bonegaj kaj 4% bonaj, 76% mezbonaj[3] La rezultoj de la enketo de Eurobarometer iom kongruas kun la memtakso de la enketitoj en Hanovro. (56% de la germanoj anoncas, ke ili kapablas la anglan, dum estas 38% en EU. Krome 49% de la studentoj anoncas, ke ili regas du lingvojn, dum estas averaĝe 28%. Sekve oni povas kredi, ke 76% de la germanaj studentoj regas la anglan, dum estas 38% en EU.) Sekve estas konjekteble ke saman ĝustigon de la rezultoj oni povus apliki al la enketo de Eurobarometer; tiam oni eventuale trovus ke ne 8% da civitanoj bonege regas la anglan sed nur 0,24%, kaj ne 26% bone regas ĝin sed nur 1,8%, entute nur 2% de la civitanoj regus almenaŭ bone la anglan ekster la anglalingvaj landoj.

La enketo detale evidentigas diversajn aspektojn de la lingvoscio de eŭropaj civitanoj kiaj nombroj da regataj lingvoj, preteco plulerni lingvojn, malsamecoj laŭ landoj, aĝoj, profesioj kaj opinioj pri neceso lerni fremdajn lingvojn, ktp

Lingvokapablo je la plej sciataj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kapablo de la angla
Kapablo de la germana
Kapablo de la franca
Kapablo de la hispana
Kapablo de la itala
Kapablo de la rusa
Lando
(EU27)
Angla
kiel fremdlingvo
Germana
kiel fremdlingvo
Franca
kiel fremdlingvo
Hispana
kiel fremdlingvo
Itala
kiel fremdlingvo
Rusa
kiel fremdlingvo
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 58% 4% 10% 4% 8% 2%
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 59% 27% 48% 6% 3% 0%
Flag of the United Kingdom.svg Britio 7% 9% 23% 8% 2% 1%
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 23% 12% 9% 2% 1% 35%
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 24% 28% 2% 0% 1% 20%
Flago-de-Danio.svg Danio 86% 58% 12% 5% 1% 1%
Flago-de-Estonio.svg Estonio 46% 22% 1% 0% 0% 66%
Flago-de-Finlando.svg Finnlando 63% 18% 3% 2% 1% 2%
Flago-de-Francio.svg Francio 36% 8% 6% 13% 5% 0%
Flago-de-Germanio.svg Germanio 56% 9% 15% 4% 3% 7%
Flago-de-Grekio.svg Grekio 48% 9% 8% 0% 4% 3%
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 27% 2% 12% 10% 2% 1%
Flago-de-Hungario.svg Hungario 23% 25% 2% 1% 2% 8%
Flago-de-Irlando.svg Irlando 5% 7% 20% 4% 1% 1%
Flago-de-Italio.svg Italio 29% 5% 14% 4% 1% 0%
Flago-de-Kipro.svg Kipro 76% 5% 12% 2% 4% 2%
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 49% 34% 4% 2% 14% 4%
Flago-de-Latvio.svg Latvio 32% 14% 2% 1% 0% 70%
Flago-de-Litovio.svg Litovio 39% 19% 1% 0% 0% 80%
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 60% 88% 90% 1% 5% 0%
Flago-de-Malto.svg Malto 88% 3% 17% 3% 66% 0%
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 87% 70% 29% 5% 1% 0%
Flago-de-Pollando.svg Pollando 29% 20% 3% 1% 1% 26%
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 32% 3% 24% 9% 1% 0%
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 29% 6% 24% 3% 4% 4%
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 32% 32% 2% 1% 1% 29%
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 57% 50% 4% 2% 15% 2%
Flago-de-Svedio.svg Svedio 89% 30% 11% 6% 2% 1%
Kandidataj landoj:
Flago-de-Turkio.svg Turkio 17% 4% 1% 0% 0% 1%


Esperanto[redakti | redakti fonton]

2004[redakti | redakti fonton]

En 2004 Gianfranco Dell'Alba prezentis leĝŝanĝproponon kiu inter alie entenis proponon ke Eŭropa Unio pripensu enkondukon de Esperanto kiel centra traduklingvo. Ĝi estis malakceptita de 160 voĉdonantoj, tamen 120 voĉdonis favore.


En la 12-a de februaro 2004 la EU-parlamentano Marco Cappato metas skriban demandon (E-0537/04) al la EU-Komisiono. La titolo estas "La rolo de Esperanto por la protektado de efika samtraktado de la lingvoj". Li mencias, ke okaze de parlamenta diskuto en la 13-a de januaro samjare la tiama EU-komisionanino Viviane Reding deklaris, ke "la multlingveco inkluzivigu ankaŭ tiujn el niaj lingvoj, kiuj ne estas oficialaj lingvoj, sed neniukaze Esperanton, ĉar ni jam disponas pri sufiĉe da vivantaj lingvoj kun problemoj, por plie krei artefaritajn lingvojn". Li demandas interalie: "Ĉu la Komisiono volas premi la membroŝtatojn - aŭ mem zorgi pri tio - sekvi la alvokon de la Ĝenerala Konferenco de Unesko (23 C/114), laŭ kiu oni enkonduku lernprogramon pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado?"

En sia respondo de la 19-a de marto 2004 sinjorino Reding nome de la EU-Komisiono respondas rilate al la Unesko-alvoko, ke laŭ la EU-traktato la Eŭropa Komunumo strikte respektu en la kampo de klerigado "la respondecon de la membrantaj ŝtatoj por la enhavo de la instruado kaj la elformado de la kleriga sistemo same kiel por la multeco de iliaj kulturoj kaj lingvoj". Laŭ la respondo la EU-Komisiono ne intencas, entrepreni apartajn iniciatojn por la enkonduko de "lernprogramo pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado".

2005[redakti | redakti fonton]

En la 2-a de aŭgusto 2005 la EU-parlamentanoj Marco Pannella kaj Emma Bonino metas skriban demandon (E-2915/05) al la EU-Komisiono. La titolo estas "Ekvilibreco kaj efikeco de la lingvopolitiko, stato de la multlingveco en la edukaj sistemoj kaj vivipoveco de la lingvoj en Eŭropo". Ili mencias la raporton de François Grin, laŭ kiu Britio havas netan gajnon de ĝis 18 miliardoj da eŭroj jare pro la superregado de la angla lingvo; samtempe ili citas, ke laŭ la raporto la Esperanto-instruado povus ebligi jaran netan ŝparadon de ĉ. 25 miliardoj da eŭroj. Ili demandas pri diversaj nombroj rilate al la lingvoinstruado kaj lingvouzado. Krome la demandoj koncernas la lingvojn, kiujn minacas formortado. Fine ili demandas pri eventuala "Eŭropa Lingvokonferenco" pri la estonteco de la lingvoj kaj per tio de la eŭropaj popoloj.

En sia respondo[4] de la 6-a de septembro 2005 la EU-komisionano Ján Figeľ nomas kelkajn statistikojn, sed ne mencias Esperanton.

2008[redakti | redakti fonton]

La 14-an de julio 2008 okazis en Eŭropa parlamento en Bruselo diskuto je la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo." La inviton al la forumo sendis nome de dekkvino da EP-anoj unu el la vicprezidantoj, sinjoro Bronisław Geremek kaj kunsubskribnis EP-anino Ljudmila Novak. Partoprenis 25 personoj, inter kiuj 6 parlamentanoj de EP.

Vidu ankaŭ (pri Esperanto en EU)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ (pri lingvoj en EU)[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ignasi Badia i Capdevila; A view of the linguistic situation in Malta; NovesSl; [2004]; retrieved on [2008-02-24]
  2. Fonto: Europeans and their languages, Eurobarometer, februaro 2006.
  3. Artikolo "Man spricht Deutsch", "Uni&Job", kromnumero de ĉiutaga ĵurnala "Süddeutsche Zeitung", 21-a de oktobro 2006, p. 20, kiu mem mencias "Studie der Hochschul-Informations-System GmbH Hannover, für die 3700 Studenten Angaben zu ihren Fremdsprachen (...) machten" (studo de Societo Altlernej-Inform-Sistemo, Hanovro, pri la kapabloj de 3700 studentoj je fremdlingvoj)
  4. Ekzistas nur la itala kaj franca versioj. Oni povas cetere noti, ke en la respondo la respondinto ne mencias, ke ankaŭ s-ino Bonino metis la demandon